Brustangoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
I20 brustangoro (latine angina pectoris)
I20.0 nestabila brustangoro
I20.1 brustangoro kun pruvita koronara spasmo
I20.8 kromaj formoj de brustangoro
I20.9 iu ajn formo de brustangoro, ne pli detale specifigita
vdr

Brustangorobrustangino- latine angina pectoris, sinonime foje ankaŭ nomata stenokardia - laŭ PIV estas "tuto de la paroksismaj doloraj simptomoj de la antaŭkora regiono, akompanataj de intensa angoro kaj de sento pri tuja morto". Brustangoro estas klara simptomo pri minaca aŭ jam okazanta koratako. Ĝi indikas pri malsuficas provizo de la kora muskolo per oksigenoriĉa sango, plej ofte kaŭzata per malvastiĝo de koronaria arterio. En la kazo de koratako kontraste la provizo de certa parto de la kora muskolo per oksigenoriĉa sango estas subite kaj daŭre entute interrompita, ĉar koronaria arterio kompleteŝtopiĝis.

Pri terapio, nitroglicerino estas uzata.