Bruselo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bruxelles)
Jump to navigation Jump to search
Koordinatoj: 50°50′00″N 04°21′00″E  /  50.833333°N, 4.35°O / 50.833333; 4.35 (Bruselo)
Bruselo
france: Bruxelles, nederlande: Brussel, germane: Brüssel, angle: Brussels
urbo
Grand-Place.jpg
Placo Grand-Place / Grote Markt
Flag Belgium brussels.svg
Flago
Belgium brussels iris.svg
Deveno de nomo: broekzele, loko en la marĉo
Ŝtato Belgio Belgio
Regiono Brusela Ĉefurba Regiono
Komunumoj Franca Komunumo, Flandra Komunumo
Distrikto Bruselo - ĉefurbo
Konataj lokoj
Situo Bruselo
 - alteco 13 m s. m.
 - koordinatoj 50°50′00″N 04°21′00″E  /  50.833333°N, 4.35°O / 50.833333; 4.35 (Bruselo)
Areo 32,61 km² (3 261 ha)
Loĝantaro 117 412 (januaro 2016)
Denseco 3 600,49 loĝ./km²
Fondo 580
Estro Philippe Close
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 1000, 1020, 1030, 1040, 1050
Telefona antaŭkodo 02
ISO 3166-2:BE BE-BRU
Situo kadre de Belgio
ButtonRed.svg
Situo kadre de Belgio
Situo kadre de Eŭropo
ButtonRed.svg
Situo kadre de Eŭropo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bruxelles – Brussel
Retpaĝo: www.brucity.be
Manneken Pis

Bruselo (france: Bruxelles, nederlande: Brussel, germane: Brüssel) estas la ĉefurbo de Belgio. La Regiono Bruselo estas dulingva kun plimulto da francparolantoj (85–90%), sed ĝi estas ĉirkaŭita de teritorio kie la plimulto estas flandroj (nederlande parolantoj). Bruselo enhavas sidejon de NATO kaj de multaj institucioj de Eŭropa Unio.

Bruselo estas populara nomo por la Regiono Bruselo,[1][2] (France: Région de Bruxelles-Capitale, flandre: Brussels Hoofdstedelijk Gewest),[3] estas regiono de Belgio kiu enhavas 19 municipojn, inklude la propran Urbon Bruselon mem, kiu estas la ĉefurbo de Belgio.[4] La Brusela Ĉefurba Regiono situas en la centra parto de la lando kaj ĝi mem estas parto kaj de la Franclingva Komunumo de Belgio[5] kaj de la Flandra Komunumo de Belgio,[6] sed ĝi estas separata el Flandrio (ene de kio ĝi formas enklavon) kaj el Valonio.[7][8] Ĝi kovras areon de 161 km², nome relative malgranda areo kompare al la du aliaj regionoj, kaj ĝi havas 1.2 milionojn da loĝantoj. La metropola areo tamen enhavas ĉirkaŭ 2.1 milionojn da loĝantoj, kio faras ĝin la plej granda en Belgio.[9][10][11] Ĝi estas ankaŭ parto de pli granda kunurbaro etenda al Gento, Antverpeno, Loveno kaj Valona Brabanto, kiu estas hejmo de ĉirkaŭ 5 milionoj da personoj.[12]

Bruselo kreskiĝis el malgranda rura setlejo sur la rivero Seno kaj iĝis grava urbo-regiono en Eŭropo. Ekde la fino de la Dua Mondmilito, ĝi iĝis grava centro de la internacia politiko kaj iĝis hejmo de nombraj internaciaj organizoj, politikistoj, diplomatoj kaj funkciuloj.[13] Bruselo estas de facto ĉefurbo de la Eŭropa Unio, ĉar ĝi gastigas nombrajn gravajn eŭropuniajn instituciojn (la du aliaj ĉefurboj estas Luksemburgo kaj Strasburgo)[14][15][16] kaj ĝia nomo estas foje uzata metonimie por priskribi la EU kaj ties instituciojn.[17][18] Ankaŭ la sekretariaro de Benelukso kaj la stabanaro de NATO estas situa en Bruselo.[19][20] Kiel ekonomia ĉefurbo de Belgio kaj unu el la ĉefaj pintaj financaj centroj de Okcidenta Eŭropo kun Euronext Brussels, ĝi estas klasita kiel Alfa (unuaranga) mondurbo.[21] Bruselso estas nodo de fervoja, ŝosea kaj aviada trafiko,[22] kio foje havigas al ĝi la kromnomon “Ŝosekrucejo de Eŭropo”.[23] Kaj ĝia flughaveno kaj ĝiaj fervojaj stacioj estas la plej grandaj kaj la plej aktivaj de la lando.[24][25]

Oficiale en franca la Urbo Bruselo, nome Ville de Bruxelles [vil də bʁysɛl] aŭ alternative Bruxelles-Ville [bʁysɛl vil] kaj en nederlanda Stad Brussel [stɑd ˈbrɵsəl][26]Brussel-Stad, estas la plej granda municipo kaj historia centro de la Brusela Ĉefurba Regiono, kaj la ĉefurbo de jure de Belgio.[27] Krom la centro mem, ĝi kovras ankaŭ la tujajn ĉirkaŭajojn en la nordo kie ĝi limas kun municipoj de Flandrio. Ĝi estas la administracia centro de la Eŭropa Unio, tiele ofte kromnomita kun la regiono kiel ĉefurbo de EU.

Bruselo estas municipo kiu konsistas el la centra historia urbo kaj kelkaj aldonaj areoj ene de la pli granda Brusela Ĉefurba Regiono, nome Haren, Laeken kaj Neder-Over-Heembeek norde, kaj Avenue Louise/Louizalaan kaj la parko Bois de la Cambre/Ter Kamerenbos sude.

La 1an de Januaro 2017, la Urbo Bruselo havis totalan loĝantaron de 176,545 personoj. La totala areo estas de 32.61 km² kio havigas loĝdensecon de 5 475 loĝ/km². En 2007, estis proksimume 50,000 registritaj ne-Belgoj en la Urbo Bruselo.[28] Komune kun ĉiuj aliaj Bruselaj municipoj, ĝi estas laŭleĝe dulingva (Franc–Nederlanda).

Fakte historie flandra-parolanta, Bruselo suferis lingvan ŝanĝon al la franca el la fino de la 19a jarcento, kiam la franca havis ĝenerale ege altan prestiĝon.[29] Kvankam nuntempe oficiale Bruselo estas dulingva en flandra kaj en franca,[30] la franca estas hodiaŭ la ĉefa lingvo de facto kaj ĉirkaŭ 90% de la loĝantaro parolas ĝin.[31][32] Bruselo estas ankaŭ pli kaj pli iĝante multlingva. La angla estas parolata kiel dua helpolingvo fare de ĉirkaŭ unu triono de la loĝantaro kaj granda nombro de migrantoj kaj rifuĝintoj parolas aliajn lingvojn.[33]

Bruselo estas konata pro sia kuirarto,[34] same kiel pro siaj historiaj kaj arkitekturaj mejloŝtonoj; kelkaj el kiuj estas registritaj kiel lokoj de monda heredaĵo fare de Unesko .[35] Ĉefaj allogaĵoj estas ĝia historia Granda Placo, la statueto de Manneken Pis, la moderneca konstruaĵo Atomium, kaj ĝiaj kulturaj institucioj kiaj La Monnaie kaj la muzeoj pri artoj kaj historio. Ĝi estas ankaŭ ĉefurbo de Bildostrio (Bildliteraturo) kaj partikulare de la belga skolo, nome Tinĉjo kaj tiel plu.[36]

Bruselo kiel belga kaj eŭropa centro[redakti | redakti fonton]

Bruselo apartenas al la Brusela Ĉefurba Regiono. Pro la internacieco de la multaj internaciaj institucioj kaj la granda nombro de eksterlandanoj, apenaŭ plu troveblas veraj bruselanoj. Tiuj ĉi eĉ ekhavis propran nomon, Ketje en la brusela lingvo. La origine parolata lingvo estas brabanta dialekto de la nederlanda lingvo. Ĝi lingve sin karakterizas i.a. je la multaj fremdvortoj de la franca lingvo. Ankaŭ ekzistas brusela varianto de la franca lingvo parolata en Bruselo. En ĝi troveblas pluraj fremdvortoj de la nederlanda lingvo kaj certa influo je la prononco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Karolo de Loreno fondis tion kio poste iĝos Bruselo ĉirkaŭ 979.

La nomo Bruselo devenas de Broekzele, terpeco en la marĉo. La urbo ekestis ĉirkaŭ kelta fortikaĵo (latine: castrum) ĉe la rivero Seno en la 10a jarcento. La distrikto Brabanto konsistis el kvar graflandoj, de kiuj la graflando Bruselo situis plej oriente (probable limigita ĝis la regiono inter la riveroj Seno kaj Dejlo. Jam antaŭ la fino de la jaro 1000 la graflando Bruselo ekapartenis al la grafo de Loveno.

La grafoj de Loveno kaj Bruselo ĉirkaŭ 1085/1086 ankaŭ ekestis landgrafoj de Brabanto. En 1229 Bruselo ekhavis urbajn rajtojn el Henriko la 1-a de Brabanto. La urbo ekhavis aŭtonomion kaj la industrio kaj komerco de drapo iĝis gravaj. La urbo Bruselo sub la aŭstri-hispania regado ankoraŭ pligraviĝis kaj povis plifortigi sian funkcion kiel ĉefurbo sub la franca kaj nederlanda reĝimoj.

Inter la jaroj 1357 kaj 1379 novaj remparoj estis konstruitaj ĉirkaŭ la urbo, ĉar la unuaj ekestis tro malgrandaj. Tiu ĉi remparo koincidis kun tio kio nun nomiĝas la kvinangulo.

Urbodomo de Bruselo.

En la 15a jarcento Bruselo floris sub regado de la dukoj de Burgonjo kaj la Habsburgoj.

En 1695 Bruselo estis atakita de la franca reĝo Ludoviko la 14-a. Pli ol 400 domoj, inter kiuj ĉiuj konstruaĵoj de la Granda Placo krom la urbodomo, estis detruitaj. En la postaj jaroj la konstruaĵoj ĉirkaŭ la Granda Placo estis rekonstruitaj. Hodiaŭ tiuj ĉi domoj estas admireblaj en la belega stilo de tiu periodo.

Belga ĉefurbo[redakti | redakti fonton]

En 1830 okazis la Belga Revolucio en Bruselo post la prezentado de la teatraĵo La mutulino de Portici (france La muette de Portici, nederlande De stomme van Portici) en la Reĝa Monteatro. Je la 21a de julio Leopoldo la 1-a de Belgio ekregis kiel unua reĝo de la belgoj. Li forigis la urbajn remparojn kaj rekonstruigis multajn konstruaĵojn.

La nova belga ŝtato konsiderinde plirapidigis la plukonstruadon en Bruselo. En 1830 Bruselo estis Brabanta nederlandlingva urbo. Post la sendependeco estis grava enmigrado de francoj (revolucianoj kaj aliaj) kaj de valonaj oficistoj vokitaj de la juna belga registaro por iri en la nacian administradon. Tiu registaro estis subtenata de la alta burĝaro kaj la nobelaro. Nur ili havis voĉdonrajton. Ili deziris ellabori la naciajn instituciojn nur en ilia propra lingvo.

Aera vido de la Brusela Eŭropa Kvartalo.

Tiel la nederlanda lingvo estis forpelita de ĉiuj urbaj instancoj kaj de la registaro. Tiu ĉi lingva diskriminacio koincidis do kun la socia kaj politika diskriminacio de la ordinara popolo (kaj de la malpli alta burĝaro). Unika fenomeno estas rilate al tio la ekesto de tipa brusela parollingvo, varianto de la flandra lingvo, sed kun forta influo de la franca.

En la deknaŭa jarcento ankaŭ Bruselo konis fortan industrian evoluon. Sub la regado de Leopoldo la 1-a pluraj prestiĝaj konstruaĵoj estis konstruitaj por la ĉefurbaj instancoj. Ankaŭ kelkaj ĝishodiaŭaj parkoj, grandaj avenuoj kaj tutaj kvartaloj estis konstruitaj.

Pro la forta premo de la registaro kaj la enmigrado de franclingvanoj, ankaŭ la enloĝantoj de Bruselo pli kaj pli franciĝis. Malgraŭ ĉio tamen la franca lingvo nur ekde la mezo de la dudeka jarcento estas la laŭnombre plej parolata lingvo. Kune kun tiu ĉi evoluo ankaŭ la ĉefurba regiono kreskis. Ĉirkaŭ la 19a jarcento ĝi nur konsistis el ses komunumoj ĉirkaŭ la ĉefurbo. Proporcie al la urbigo kaj francigo, ankaŭ la ĉirkaŭataj komunumoj estis aligitaj. Tion ĉi oni faris okaze de la ĉiudekjara lingvonombrado. Kiam la nombro de franclingvanoj kaj dulingvanoj atingis certan limon, la koncernata komunumo estis aligita al la ĉefurba regiono.

Turismaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Bruselo estas urbo kie miksiĝas la novklasikismo de palacoj kaj muzeoj kun la gotika arkitekturo de pli antikvaj monumentaj konstruaĵoj.

Servoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo de la areo de Granda Bruselo.

Bruselo kuŝas en la nord-centra parto de Belgio, je ĉirkaŭ 110 km el la Belgia marbordo kaj je ĉirkaŭ 180 km el la suda pinto de Belgio. Ĝi situas en la kerno de la Brabanta Altebenaĵo, ĉirkaŭ 45 km sude de Antverpeno (Flandrio), kaj ĉirkaŭ 50 km norde de Charleroi (Valonio). Ties averaĝa alto estas je nur 57 m super marnivelo, varie el malalta punkto en la valo de preskaŭ ĉiam komplete kovrita rivero Senne, kiu tranĉas la regionon el oriente okcidenten, ĝis la altaj pintoj de la Sonia Arbaro, en la sudorienta flanko. Aldone al Senne, aliaj rojoj kiaj Maalbeek kaj Woluwe, oriente de la regiono, ludas gravan rolon por altodiferencoj. La centraj bulvardoj de Bruselo estas nur ĉe 15 m super marnivelo.[37] La plej alta pinto kuŝas je alto de ĉirakŭ 108 m, ĉe Place de l'Altitude Cent/Hoogte Honderdplein, en Forest.

La Verda Promenejo estas promen- kaj biciklo-vojo ĉirkaŭ la Brusela ĉefurba regiono kiu estas ĉirkaŭ 65 km longa. La vojo ligas la parkojn de la tiel nomata "dua ringo" ĉirkaŭ tiu regiono. Ĝi estas pli longa ol la Verda Promenvojo René-Dumont, kiu situas en Parizo.

Transporto[redakti | redakti fonton]

La Metroo de Bruselo estas la sistemo de metroo en la urbo Bruselo. Ĝi ekkonstruiĝis ekde la jaro 1970 tuj post la decido de la registaro solvi la problemojn kaŭzitajn de la trafiko kaj la media poluado en la urbo. La metroo de Bruselo konsistas el kvar linioj, al kiuj aldoniĝas la linioj de la tiel nomata antaŭmetroo (premetro), laŭ kiuj veturas la tramoj.

La tiel nomata Antaŭmetroo - nederlande kaj germane Premetro, france Prémétro - de Bruselo estas linioj de tramoj veturantaj en tuneloj de la belgia ĉefurbo Bruselo, kiuj kompletigas la kvar liniojn de la metroo de Bruselo. La diferenco inter "tunele veturanra tramo" kaj metroo, do "tunele veturanta specifa trajno" estas simple la grandeco kaj teknika ekipaĵo de la veturiloj.

La Flughaveno Bruselo Nacia (ICAO: EBBR, IATA: BRU, oficiale: Brussels Airport), ankaŭ "Flughaveno de Zaventem" estas la nacia flughaveno de Belgio. Ĝi troviĝas en la flandra komunumo Zaventem. La urbo Bruselo troviĝas je distanco de 12 kilometroj. Temas pri la plej granda flughaveno de Belgio kun surfaco de 1245 hektaroj, ĉirkaŭ 264.000 flugoj kaj 18 milionoj da pasageroj jare (en 2007).

Konataj bruselanoj[redakti | redakti fonton]

Bruselo kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1907 en Bruselo ekestis la Esperantista Brusela Grupo. Ĝi daŭre ekzistas.

Antaŭ la Dua Mondmilito estis en la urbo Mondpalaco kun Esperanto-sekcio. Tie okazis la 4-a SAT-kongreso en la 14a al 18a aŭgusto de 1924; kun ĉirkaŭ 90 partoprenantoj el 14 landoj. En 1960 la urbo gastigis la Universalan Kongreson de Esperanto.

Hodiaŭ estas 6 gastigantoj de Pasporta Servo tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Belga Konstitucio (PDF). Bruselo, Belgio: Belga Parlamento. Majo 2014. p. 5. [1] angle, alirita la 9a de Aŭgusto 2018. "Artikolo 3a: Belgio enhavas tri regionojn: nome Flandra Regiono, Valona Regiono kaj Brusela Regiono. Artikolo 4a: Belgio enhavas kvar lingvaj regionojn: nome nederland-parolanta regiono, franc-parolanta regiono, dulingva regiono de Brusela-Ĉefurbo kaj german-parolanta regiono."
  2. "Brussels-Capital Region / Creation". Centre d'Informatique pour la Région Bruxelloise [Bruselregiona Informadika Centro]. 2009. Arkivita el la originalo en 29a de Aprilo 2009. [2] alirita la 9a de Aŭgusto 2018. "Ekde 18a de Junio 1989, nome dato de la unuaj regionaj balotoj, la Brusel-ĉefurba Regiono estis aŭtonoma regiono komparebla al la Flandra kaj Valona Regionoj." (La tuta teksto kaj ĉio escepte unu bildon montras la nomon Brusel-ĉefurba Regiono.)
  3. Flandra prononco: [ˈbrʏsəls ɦoːftˈsteːdələk xəˈʋɛst]. Gewest izole estas prononcita [ɣəˈʋɛst].
  4. Belga Konstitucio (PDF). Bruselo, Belgio: Belga Parlamento. Majo 2014. p. 63. [3] alirita la 9a de Aŭgusto 2018. "Artikolo 194a: La urbo Bruselo estas la ĉefurbo de Belgio kaj la sidejo de la Federacia Registaro."
  5. Décret instituant Bruxelles capitale de la Communauté française. Bruselo, Belgio: Parlamento de la Franclingva Komunumo. 4a de Aprilo 1984. [4] alirita la 9a de Aŭgusto 2018
  6. "The Flemish Community". Belgium.be. 2011-10-24. [5] alirita la 9a de Aŭgusto 2018.
  7. Decreet betreffende de keuze van Brussel tot hoofdstad van de Vlaamse Gemeenschap (PDF). Bruselo, Belgio: Flandra Parlamento. 6a de Marto 1984. [6] alirita la 9a de Aŭgusto 2018.
  8. "DE BELGISCHE GRONDWET". www.senate.be. [7] alirita la 9a de Aŭgusto 2018.
  9. "Statistics Belgium; Population de droit par commune au 1 janvier 2008". Arkivita el la originalo (excel-file) en 17a de Septembro 2008. [8] alirita la 9a de Aŭgusto 2018. Population of all municipalities in Belgium on 1 January 2008.
  10. "Statistics Belgium; De Belgische Stadsgewesten 2001" (PDF). Arkivita el la originalo (PDF) en 29a de Oktobro 2008. [9] Alirita 10a de Aŭgusto 2018. Difinoj de metropolaj areoj en Belgio. La metropola areo de Bruselo estas dividita en tri niveloj. Unue, la centra aglomeraĵo (geoperationaliseerde agglomeratie) kun 1,451,047 da loĝantoj (2008-01-01, laŭ municipaj limoj). Aldoninte plej proksimajn ĉirkaŭaĵojn (ĉeburboj aŭ buitenwijken) oni havigas totalon de 1,831,496. Kaj, inklude la eksteran interŝanĝan zonon (forensenwoonzone) la loĝantaro estas de 2,676,701.
  11. "Demographia World Urban Areas" (PDF). Aprilo 2017. [10] Alirita 10a de Aŭgusto 2018.
  12. Van Meeteren Michiel; Boussauw Kobe; Derudder Ben; Witlox Frank (2016). Flemish Diamond or ABC-Axis? The spatial structure of the Belgian metropolitan area. Brussels, Belgium.
  13. "Europe | Country profiles | Country profile: Belgium". BBC News. 14a de Junio 2010. [11] Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  14. Demey, Thierry (2007). Brussels, capital of Europe. Translated by S. Strange. Brussels: Badeaux. ISBN 978-2-96004-146-0.
  15. "Protocol (No 6) on the location of the seats of the institutions and of certain bodies, offices, agencies and departments of the European Union, Consolidated version of the Treaty on the Functioning of the European Union, OJ C 83, 30.3.2010, p. 265–265". EUR-Lex. 30a de Marto 2010. [12] Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  16. Oni notu, ke Bruselo ne estas formale deklarita ĉefurbo de EU, kvankam tiu koncepto estis vortumita en la Traktato de Amsterdamo.
  17. Reuters Staff (10a de Aprilo 2016). "Spain to ask Brussels for extra year to meet deficit target". Reuters. [13] Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  18. Rankin, Jennifer (13a de Junio 2017). "Brussels plan could force euro clearing out of UK after Brexit". The Guardian. ISSN 0261-3077. [14] Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  19. "Secrétariat general". A propos du Benelux (france). [15] Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  20. "NATO Headquarters". NATO. 16a de Marto 2018. [16] (angle) Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  21. "The World According to GaWC 2016". GaWC. 24a de Aprilo 2017. [17] Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  22. "Transportation in Brussels". www.internations.org. [18] Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  23. "Brussels City Guide". www.enterpriserentacar.be. [19] Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  24. News, TBT. "The Brussels Times - Brussels North is Belgium's busiest train station". [20] Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  25. "Statistiko". Retejo de Brusela Flughaveno. [21] Alirita la 10an de Aŭgusto 2018.
  26. Stad se izolata: [stɑt].
  27. The Belgian Constitution (PDF). Bruselo, Belgio: Belgia Parlamento. Majo 2014. p. 63. Alirita la 27an de Julio 2018.
  28. Statistics foreign population in Belgium by municipality (in French and Dutch only)
  29. SCHAEPDRIJVER, Sophie de. (1990) Elites for the Capital?: Foreign Migration to mid-nineteenth-century Brussels. Amsterdam: Thesis Publishers. ISBN 9789051700688.
  30. Hughes, Dominic, "Europe | Analysis: Where now for Belgium?", BBC News, 15a de Julio 2008. Kontrolita 29a de Junio 2010.
  31. Philippe Van Parijs (1a de Marto 2016)Brussels bilingual? Brussels francophone? Both and neither!. The Brussels Times.
  32. Frédéric Chardon (4a de Decembro 2017)Bruxelles est francophone à 92%, selon les déclarations fiscales (france).
  33. O'Donnell, Paul; Toebosch, AnneMarie. Multilingualism in Brussels: "I'd Rather Speak English". Journal of Multilingual and Multicultural Development, 2008, v. 29 n. 2 p. 154-169.
  34. Gastronomy — Région bruxelloise - Brussels Gewest (angle). Alirita 2018-08-03.
  35. "UNESCO heritage in Brussels". (angle)
  36. "The walls of the comic strip walk in detail". (angle)
  37. Brussels in figures 1 (angle). Alirita 3a de Septembro 2017.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo City of Brussels en la angla Vikipedio.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Brussels en la angla Vikipedio.