La unua konservita skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1305. Fondinto kaj la unua feŭda proprumanto de la domaro estis nobelo Ondřej Brus, kortegano de la unua teŝina duko Mjeŝko. Tiu ĉi feŭdulo donis ankaŭ al la municipo nomon. Bruzovice prezentis ampleksan koloniigan vilaĝon. Laŭ urbolibro el la jaro 1636 la municipo havis krom domoj de bienuloj kaj ĝardenistoj ankaŭ senjoran korton, paroĥan preĝejon de sankta Stanislao kaj ankaŭ kvin fiŝlagojn.
En Bruzovice (n-ro 20) en la jaro 1862 naskiĝis Josef Mojžíšek, pli poste konata kolektanto de popolaj kantoj kaj dancoj.
En la katastro de la municipo oni minis en la 19-a jarcento ferercon (por gisejo de Karolo en Lískovec). Tiutempe estis en la municipo ankaŭ minejo por gipsoŝtono.