Bryan Adams

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bryan Guy Adams
en 2007
en 2007
Bazaj informoj
Naskonomo Bryan Guy Adams
Naskiĝo 5-an de novembro 1959 (1959-11-05) (64-jaraĝa)
en Kingston, Ontario,  Kanado
Ĝenroj rokmuziko
Instrumentoj voĉo, gitaro, basgitaro, piano, buŝharmoniko
Aktivaj jaroj 1983 ĝis nun
Retejo www.bryanadams.com
vdr

Bryan Guy ADAMS - naskiĝis la  5-an de novembro 1959(nun 1959-11-05) en Kingston, Ontario, do nun estas 64-jara - estas kanada rokmuzika kantisto. Ekde 1983 li en pli ol 30 landoj atingis unuajn rangojn pri siaj kantoj.

Privata vivo

Bryan Adams naskiĝis kiel filo de britaj gepatroj. La patro, Conrad J. Adams, estis membro de la armea diplomata servo kaj la patrino, Elisabeth Jane Adams, laboris kiel instruistino kaj bibliotekistino. La profesio de la patro kaŭzis multajn translokiĝojn. La familio ekzemple vivis en Israelo, Aŭstrio kaj inter 1967 kaj 1971 en Portugalio. La gepatroj divorciĝis meze de la 1970-aj jaroj, kaj Bryan kun sia patrino kaj la du jarojn pli juna frato translokiĝis al Otavo kaj iom poste al Vankuvero. La kantisto krom la angla ankaŭ parolas la francan lingvon.

Ekde la komenco de la 1990-aj jaroj Bryan Adams estas ano de veganismo kaj li subtenas la organizaĵon PETA por etika trakto de bestoj. Krome li ankaŭ estas dediĉita fotografisto. Plurfoje li ricevis premiojn por siaj fotografaj laboroj, ekzemple en 2006 la germanian premion LeadAward. Lia estas eldonanto de la fotografia magazino „Zoo Magazine“, fondita en Berlino.

Nun li vivas en Chelsea, suburbo de Londono.

Aktualaj projektoj

Por la Walt-Disney-filmo "Olddogs" de novembro 2009, kun la aktoroj John Travolta kaj Robin Williams, li verkis la titolon muzikaĵon "You've Been A Friend To Me" ("vi estis amiko al mi"). En la oficiala muzika filmeto pri la kanto Bryan Adams aktoras ĉiujn muzikistojn.

Februare 2010 publikiĝis la kanto "One World, One Flame" ("unu mondo, unu [olimpia] flamo"), kiun Bryan Adams verkis por la Vintra Olimpiko 2010 en Vankuvero. Dum la oficiala malferma celebraĵo de la Vintra Olimpiko Bryan Adams kun la same kanada kantistino Nelly Furtado prezentis la kanton "Bang The Drum" ("batu la tamburon") verkitan de li, aludante al la indiĝenaj indianoj de la vankuvera regiono.

Diskografio

Studiaj albumoj

  • 1980: Bryan Adams
  • 1981: You Want It, You Got It ("vi volas ĝin - vi ricevis ĝin")
  • 1983: Cuts Like a Knife ("tranĉas kiel tranĉilo")
  • 1984: Reckless ("senbride")
  • 1987: Into the Fire ("en la fajron")
  • 1991: Waking Up the Neighbours ("vekante la najbarojn")
  • 1996: 18 Til I Die ("18-jara ĝis mi mortos"
  • 1998: On a Day Like Today ("je tago kiel hodiaŭ")
  • 2004: Room Service ("ĉambroservo")
  • 2008: 11 ("dekunu")

Koncertaj albumoj

  • 1988: Hits on Fire (duobla albumo)
  • 1992: The Live Volume ( disko aldona al "Waking Up the Neighbours"en Japanio)
  • 1993: So Far So Good
  • 1994: Live! Live! Live!
  • 1997: MTV Unplugged
  • 1999: The Best of Me
  • 2001: Do to You What You Do to Me (koncerto en Mumbajo, Barato)
  • 2002: Spirit – Stallion of the Cimarron (kantaro por samnoma desegnita filmo)
  • 2005: Anthology

kaj aldone multaj unuopaĵoj de kantoj kaj pluraj lumdiskegoj respektive vidbendoj.

Eksteraj ligiloj