Buĥaro

Buĥaro | |
uzbeke: Buxoro, taĝike: Бухоро, ruse: Бухара, perse: بُخارا | |
urbo | |
Moskeo de Po-i-Kalyan
| |
Oficiala nomo: Bŭoro | |
Lando | ![]() |
---|---|
Provinco | Buĥara provinco |
Historiaj regionoj | Silka vojo, Persa imperio |
Memorindaĵoj | 4
|
Rivero | Zarevŝan |
Situo | Buĥaro |
- alteco | 225 m s. m. |
- koordinatoj | 39° 46′ 29″ N 64° 25′ 43″ O / 39.77472 °N, 64.42861 °O (mapo) |
Areo | 39,4 km² (3 940 ha) |
Loĝantaro | 263 400 (2009) |
- de aglomeraĵo | 283 400 |
- de metropolo | 328 400 |
Denseco | 6 685,28 loĝ./km² |
Fondo | 500 a.K. |
- unua skribmencio | 830 |
Hokimo | Rustamov Qiyomiddin Qahhorovich |
Horzono | GMT (UTC+5) |
Poŝtkodo | 2001ХХ |
Tel. antaŭkodo | 8 365 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Historia centro kun moskeoj kaj madrasoj |
Jaro | 1993 (#17) |
Numero | 602 |
Regiono | Azio-Oceanio |
![]() | |
Retpaĝo: www.buxoro.uz/ | |

Buĥaro aŭ Buĥara, en pli malofta, moderna uzbeke kaj taĝike influata variaĵo ankaŭ Buĥoro (uzbeke Buxoro, perse بُخارا) estas unu el la plej gravaj urboj de Uzbekio kaj ĉefurbo de la samnoma regiono. La plejmultaj loĝantoj estas taĝikoj.
Ekde 1993 la malnova urbocentro de Buĥaro kaj ties konstruaĵoj, moskeoj kaj madrasoj estis enlistigita en la mondan kulturheredaĵon de UNESKO.
La urbo havas 247 661 loĝantojn (1-an de januaro 2005) kaj estas unu el la plej gravaj komerc- kaj industricentroj de centra Azio.
Buĥoraj judoj vivis en la iamaj sovetaj respublikoj Uzbekio, Taĝikio, Kirgizio, parte ankaŭ en Rusio, Kazaĥio, Turkmenio kaj Afganujo (sola en 2005). Post disfalo de la Sovetunio, multaj el ili migris al Israelo kaj al Usono. Ili parolas la jud-taĝikan aŭ buĥoran lingvon, persan dialekton skribatan per hebreaj literoj.
En la urbo naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]
- Al-Buĥari, grava persa klerulo
- Abu Bakr al-Kalabadi, persa sufiisto, aŭtoro de Kitab at-ta'arruf
- Aviceno, fama persa kuracisto kaj unu el la plej gravaj kleruloj de la Mezepoko, naskiĝis en proksima vilaĝo Afšana
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]
Ekzistas partneraj rilatoj interalie al la urboj
Bonno en Germanio
Słupsk en Pollando (eblas kontaktoj pere de Esperanto ĉar urbestro de Słupsk estas esperantisto kaj pola parlamentano Robert Biedroń).
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Yuri Bregel: An Historical Atlas of Central Asia. Brill, Leiden 2003, ISBN 90-04-12321-0, paĝo 80 k.a. kun tabelo 40 urboplano de Bukaro en la 19-a jarcento.