Buĥaro
Buĥaro | |
uzbeke: Buxoro, taĝike: Бухоро, ruse: Бухара, perse: بُخارا | |
urbo | |
Moskeo de Po-i-Kalyan
| |
Oficiala nomo: Bŭoro | |
Lando | Uzbekio |
---|---|
Provinco | Buĥara provinco |
Historiaj regionoj | Silka vojo, Persa imperio |
Memorindaĵoj | 4
|
Rivero | Zarevŝan |
Situo | Buĥaro |
- alteco | 225 m s. m. |
- koordinatoj | 39° 46′ 29″ N 64° 25′ 43″ O / 39.77472 °N, 64.42861 °O (mapo) |
Areo | 39,4 km² (3 940 ha) |
Loĝantaro | 263 400 (2009) |
- de aglomeraĵo | 283 400 |
- de metropolo | 328 400 |
Denseco | 6 685,28 loĝ./km² |
Fondo | 500 a.K. |
- unua skribmencio | 830 |
Hokimo | Rustamov Qiyomiddin Qahhorovich |
Horzono | GMT (UTC+5) |
Poŝtkodo | 2001ХХ |
Tel. antaŭkodo | 8 365 |
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |
Nomo | Historia centro kun moskeoj kaj madrasoj |
Jaro | 1993 (#17) |
Regiono | Azio-Oceanio |
Situo enkadre de Uzbekio
| |
Situo enkadre de Azio
| |
Vikimedia Komunejo: Bukhara | |
Retpaĝo: www.buxoro.uz/ | |
Buĥaro aŭ Buĥara, en pli malofta, moderna uzbeke kaj taĝike influata variaĵo ankaŭ Buĥoro (uzbeke Buxoro [Buĥoro], taĝike Бухоро [Buĥoro], perse بُخارا [Buĥĥârâ] ; ruse Бухара [Buĥara]) estas unu el la plej gravaj urboj de Uzbekio kaj ĉefurbo de la samnoma provinco. La plejmultaj loĝantoj estas taĝikoj.
Ekde 1993 la malnova urbocentro de Buĥaro kaj ties konstruaĵoj, moskeoj kaj madrasoj estis enlistigita en la mondan kulturheredaĵon de UNESKO.
La urbo havas 247 661 loĝantojn (1-an de januaro 2005) kaj estas unu el la plej gravaj komerc- kaj industricentroj de centra Azio.
En la urbo naskiĝintoj
- Al-Buĥari, grava persa klerulo
- Abu Bakr al-Kalabadi, persa sufiisto, aŭtoro de Kitab at-ta'arruf
- Aviceno, fama persa kuracisto kaj unu el la plej gravaj kleruloj de la Mezepoko, naskiĝis en proksima vilaĝo Afšana
Vidu ankaŭ
Partneraj urboj
Ekzistas partneraj rilatoj inter alie al la urbo
- Bonno en Germanio
- Słupsk en Pollando (eblas kontaktoj pere de Esperanto ĉar urbestro de Słupsk estas esperantisto kaj pola parlamentano Robert Biedroń).
Bibliografio
- Yuri Bregel: An Historical Atlas of Central Asia. Brill, Leiden 2003, ISBN 90-04-12321-0, paĝo 80 k.a. kun tabelo 40 urboplano de Bukaro en la 19-a jarcento.