Bušince

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bušince, hungare Bussa estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Veľký Krtíš

Bušince situas en la plej griza regiono

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas laŭ dekstra bordo de Ipeľ, (kiu estas samtempe la hungara landolimo), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Hungario-Veľký Krtíš. La lasta troviĝas 13 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis loĝata dum la pratempoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1248 en formo "Busa". La vilaĝo havis malgrandan fortikaĵon, kiun -spite la heroan defendadon- la turkoj okupis en 1552, kaj la fortikaĵo, kaj la vilaĝo ruiniĝis. Komence de la 20-a jarcento la akvomuelejo transformiĝis vapormuelejo. En 1910 loĝis tie 792 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nógrád (reĝa departemento), al distrikto de Szécsény, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1379 da homoj, (745 slovakoj, 555 hungaroj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senĝene estas traireblaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]