Bubierca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bubierca
municipo en Hispanio • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50239
Demografio
Loĝantaro 59  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 1° 51′ U (mapo)41.3143237-1.8538247Koordinatoj: 41° 19′ N, 1° 51′ U (mapo) [+]
Alto 647 m [+]
Areo 29,542822 km² ( 295 4.2 822 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bubierca (Provinco Zaragozo)
Bubierca (Provinco Zaragozo)
DEC
Bubierca
Bubierca
Situo de Bubierca
Bubierca (Hispanio)
Bubierca (Hispanio)
DEC
Bubierca
Bubierca
Situo de Bubierca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bubierca [+]
vdr

Bubierca [buBJERka] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bubierca estas municipa teritorio en la centro de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas okcidente de Ateca.

La loĝloko Bubierca mem estas je 105 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 647 msm en la Iberia Sistemo, inter meandro de la rivero Jalón kaj la nacia ŝoseo N-IIa. Ĝuste apude norde estas Aŭtoŝoseo A-2. Kune kun fervojo estas kvar komunikvojoj orient-okcidenten. La suda bordo de la rivero Jalón havas la karakterajn trajtojn de la zono kun ravin-torentoj en iompostioma ascenso. La ravinoj gamas el ĝis pli ol 900 m norde ĝis preskaŭ sama altitudo sude (Cerro Santiago, 896 m).

Nordokcidente: Alhama de Aragón Norde: Ateca Nordoriente: Ateca
Okcidente: Alhama de Aragón Oriente: Ateca
Sudokcidente: Alhama de Aragón Sude: Godojos Sudoriente: Castejón de las Armas

Historio[redakti | redakti fonton]

Ŝajne en romia epoko jam estis konata la areo ĉe ŝoseo, kaj Marcialo citis ĝin en la Epigramoj.

Bubierca estis menciita en Cantar de Mio Cid. Alfonso la 1-a definitive konkeris ĝin en 1122 post la konkero de Calatayud.

Dum la Milito de Hispana Sendependiĝo okazis la Batalo de Bubierca inter pli multnombraj francoj kaj hispanoj, kiuj suferis ĉirkaŭ 200 mortojn.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Bubierca kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 64 loĝantoj. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La fervojo kaj la preĝejo sur monteto.

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (vinproduktado). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Inter tipaj vidindaĵoj menciindas la preĝejo sur monteto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]