Bucefalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detalo de Aleksandro la Granda kaj Bucefalo en la mozaiko kiu reprezentas ilin en la Batalo de Iso.

Bucefalo (en greka, Βουκέφαλος aŭ Βουκεφάλας, de βούς (bous), "okso, bovo, taŭro" kaj κεφαλή (kephalē), "kapo", pro kio ties signifo estus "bovokapo" aŭ "oksokapo") estas la nomo de la ĉevalo de Aleksandro la Granda kaj eble la plej fama ĉevalo en la Antikveco.

Lia nomo do signifas en la greka bovokapon, nomo ŝajne ricevita de la animalo pro la rondoforma aspekto de ĝia vizaĝo kaj pro la konsiderinda larĝo de ĝia frunto, kie krome brilis blanka makulo kun formo de stelo.[1] Plinio la Maljuna kaj Pseŭda Kalisteno diras, male, ke tiu makulo reprezentis precize bovokapon kaj ke ĝi estis en ĝia dorso.[2][3]

Plutarko rakontas ke Bucefalo estis aĉetita kontraŭ dektri talantoj fare de la reĝo Filipo la 2-a al tesaliano nomata Filoniko. Tiam laŭ la legendo, la ĉevalo ekmontriĝis akra kaj sovaĝa, hene kaj kalcitre, dum neniu sukcesis trankviligi ĝin. Nur la juna Aleksandro sukcesis rajdi ĝin, konstatinte ke la ĉevalo timis sian propran ombron. Aleksandro turnis la kapon de la ĉevalo al la suno, blindigante ĝin kaj supreniris per unusola salto sur la ĉevalo. Ĉiam laŭ la legendo, tiam lia patro diris faman frazon: "Filo, serĉu regnon kiu egalu al via grando, ĉar Macedonio estas malgranda por vi."[4] Oni diras, ke ekde tiam Bucefalo permesis esti rajdita nur de Aleksandro.[1]

Kontraŭ tiu tradicia kaj racia priskribo de la dresado de Bucefalo fare de Plutarko, la teksto de Pseŭda Kalisteno pri la vivo de la greka konkeristo havigas version multe pli fabelan kaj nerealan. Tie oni diras, ke Bucefalo estis ĉevalo de bela figuro, sed regata de sovaĝa furio, kiu kondukis ĝin al ekstremo de kanibalismo motivite eble pro la kredo ke ĝi estas descendinto el unu el la Ĉevalinoj de Diomedo, pro kio Filipo decidis konstrui al ĝi feran kaĝon kien li metos ĉiujn, kiuj malobeos liajn leĝojn. La Orakolo de Delfo diris al Filipo, ke estos reĝo de la tuta loĝata mondo tiu, kiu kapablus rajdi Bucefalon kaj trapasi la urbon Pela. Kiam la 15-jaraĝa Aleksandro malkovris la ĉevalejon de la besto kaj alproksimiĝis al ĝi, tiu etendis siajn antaŭajn krurojn kaj milde henetis, kvazaŭ rekonante sian mastron, kaj la juna princo povis elirigi ĝin senhelpe de servistoj kaj rajdi ĝin tra la urbo, dum la ĉevalo estis regata de kompleta obeemo.[5]

Bucefalo estis mortinta post la Batalo de Hidaspo en 326 a.K. Bucefala AleksandrioAleksandrio BucefalaBucefalaBucefalo, estis urbo fondita de Aleksandro la Granda memore al lia amita ĉevalo Bucefalo. Fondita en Majo 326 a.K., la urbo estis ĉe la rivero Hidaspo (Ĝelum (rivero)), oriente de la rivero Induso.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Arriano, Anabazo de Aleksandro la Granda, V, 19.
  2. Plinio la Maljuna, Naturhistorio VIII,42.
  3. Pseŭda Kalisteno, I,15.
  4. Plutarko, Vivo de Aleksandro 6.
  5. Pseŭda Kalisteno, I,13,15,17.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Plinio Segundo, Cayo (1624). Historia natural de Cayo Plinio Segundo. Tomo I. Traduko de Geronimo de la Huerta. Madrid: de Juan González.