Saltu al enhavo

Buceroformaj birdoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Buceroformaj
Eŭrazia upupo (Upupa epops)(Upupedoj)
Eŭrazia upupo (Upupa epops)
(Upupedoj)
Okcidenta ruĝbeka kornbekulo (Tockus kempi)(Buceredoj)
Okcidenta ruĝbeka kornbekulo (Tockus kempi)
(Buceredoj)
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Buceroformaj
Fürbringer, 1888
Familioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Buceroformaj (Bucerotiformes) estas ordo de birdoj kiu enhavas la bucerojn, grundobucerojn, upupojn kaj arbupupojn.[1] Tiuj birdoj estis iam klasitaj kiel membroj de la ordo Koracioformaj.[2][3][4] La klado distribuiĝas en Afriko, Azio, Eŭropo kaj Melanezio.

Sistematiko

[redakti | redakti fonton]

Lastatempaj genetikaj datumoj montras, ke grundobuceroj kaj la genro Bycanistes formas kladon apartan de la ceteraj buceroj.[5] Oni supozas, ke ili reprezentas fruan afrikan stirpon, dum la ceteraj Buceroformaj evoluciis en Azio. La subspecioj de upupo el Sankta Heleno (jam formortinta) kaj el Madagaskaro estas foje levitaj al la rango de apartaj specioj. La du genroj de arbupupoj, Phoeniculus kaj Rhinopomastus, ŝajne disiĝis antaŭ ĉirkaŭ 10 milionoj da jaroj, tial iuj sistematikistoj traktas ilin kiel apartajn subfamiliojn aŭ eĉ apartajn familiojn.[6]

Formortintaj familioj kaj Meselirisoredoj kaj Laŭurilardiedoj estis konsiderataj tigogrupoj de antaŭe kategoriigita ordo "Upupoformaj" antaŭ ĝi estis subkategoriigita en Buceroformaj.[7]

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

Ordo Buceroformaj[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Mousebirds, Cuckoo Roller, trogons, hoopoes, hornbills. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 23a de Julio 2019 .
  2. (2003) Molecular support for a sister group relationship between Pici and Galbulae (Piciformes sensu Wetmore 1960)”, Journal of Avian Biology 34 (2), p. 185–197. doi:10.1034/j.1600-048X.2003.03103.x. Alirita 2008-10-30.. Arkivigite je 2018-10-04 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Yuri, T. et al. (2013) Parsimony and Model-Based Analyses of Indels in Avian Nuclear Genes Reveal Congruent and Incongruent Phylogenetic Signals. Biology, 2(1):419-444. doi:10.3390/biology2010419
  4. Jarvis, E.D. et al. (2014) Whole-genome analyses resolve early branches in the tree of life of modern birds. Science, 346(6215):1320-1331.
  5. Woodruff, D. S. & Srikwan, S. 2011. Molecular genetics and the conservation of hornbills in fragmented landscapes. En Poonswad, P. (ed) The Asian Hornbills: Ecology and Conservation. National Center for Genetic Engineering and Biotechnology, Bangkok, pp. 257–264.
  6. Fry, C. Hilary (2003). "Wood-hoopoes". In Perrins, Christopher. The Firefly Encyclopedia of Birds. Firefly Books. p. 383. (ISBN 1-55297-777-3).
  7. Mayr, Gerald (2009). "Paleogene Fossil Birds". In Springer Science & Business Media, 21 April 2009, p. 194. (ISBN 978-3-540-89627-2)
  8. Ornitologia taksonomio.