Bucorvus
Masklo de Norda bucero (Bucorvus abyssinicus) | ||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La grundobuceroj aŭ bukorvoj estas birdoj de la genro Bucorvus, en la bucereda familio, Buceredoj. Ambaŭ specioj estas endemiaj de malfermaj savanaj regionoj de sub-Sahara Afriko: la Norda bukorvo vivas en zono el Senegalo orienten ĝis Etiopio, kaj la Suda bukorvo vivas en Suda kaj Orienta Afriko. La bukorvoj estis foje metitan en aparta familio, Bukorvedoj.
Grundobuceroj estas grandaj; plenkreskuloj altas ĉirkaŭ unu metron. Ambaŭ specioj vivas surgrunde, male al aliaj buceroj. Ili estas karnovoraj kaj manĝas insektojn, serpentojn, aliajn birdojn, amfibiojn kaj eĉ testudojn.[1]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]La genro Bucorvus estis enkondukita en 1830 — origine kiel subgenro — fare de la franca natursciencisto René Lesson por klasifiki unuopan specion: Buceros abyssinicus, Boddaert, nome abisenan surgrundan buceron aŭ nordan bukorvon. Tiu estas la tipa specio.[2][3] La genronomo estas kunfandaĵo de la genronomo Buceros (enkondukita de Carl Linnaeus en 1758 por la aziaj buceroj) kaj corvus (la latina vorto por "korvo").[4]
Studo pri molekula filogenetiko publikigita en 2013 trovis, ke la genro Bucorvus estas fratogrupo al la ceteraj buceroj.[5] Oni taksas, ke la grundobuceroj disiĝis de la aliaj buceroj en la frua Mioceno, antaŭ ĉirkaŭ 22 milionoj da jaroj.[6] La grundobuceroj de la genro Bucorvus foje estis klasitaj en apartan familion, Bucorvidae aŭ Bukorvedoj.[7]
La genro enhavas jenajn du speciojn:[8]
| Bildo | Ordinara nomo | Scienca nomo | Distribuo |
|---|---|---|---|
| Norda bukorvo | Bucorvus abyssinicus | Senegambio ĝis Etiopio, norda Ugando, kaj nordorienta Kenjo | |
| Suda bukorvo | Bucorvus leadbeateri | savano de orienta kaj suda Afriko | |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kemp, A.C.. (2001) “Family Bucerotidae (Hornbills)”, Handbook of the Birds of the World 6: Mousebirds to Hornbills. Barcelona, Spain: Lynx Edicions, p. 436–523 [437, 463]. ISBN 978-84-87334-30-6.
- ↑ Lesson, René. (1830) Traité d'Ornithologie, ou Tableau Méthodique 1 (france). F.G. Levrault.
- ↑ (1945) Check-list of Birds of the World 5. Harvard University Press.
- ↑ . Bucorvus. The Key to Scientific Names. Cornell Lab of Ornithology. Alirita 9a de Oktobro 2025 .
- ↑ (2013) “A comprehensive molecular phylogeny for the hornbills (Aves: Bucerotidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 67 (2), p. 468–483. doi:10.1016/j.ympev.2013.02.012.
- ↑ (2015) “A comprehensive phylogeny of birds (Aves) using targeted next-generation DNA sequencing”, Nature 526 (7574), p. 569–573. doi:10.1038/nature15697.
- ↑ (2013) The Howard & Moore Complete Checklist of the Birds of the World, 4‑a eldono 1: Non-passerines, Eastbourne, UK: Aves Press. ISBN 978-0-9568611-0-8.
- ↑ AviList Core Team (2025) AviList: The Global Avian Checklist, v2025. Alirita 19a de Novembro 2025 .
| ||||||||||||||||||


