Buderus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La familia entrepreno Buderus, poste Buderus AG, estis fondita la 14-an de marto 1731 fare de Johann Wilhelm Buderus (1-a) kaj iĝis dum la jarcentoj la plej granda fandeja entrepreno de Germanio kaj Eŭropo. (Menciindas, ke la familio Buderus konstruis jam en 1678 altfornojn.)

La sidejo de Buderus AG estas en la hesa urbo Veclaro. Hodiaŭ - post transpreno fare de Robert Bosch GmbH en la jaro 2003, ĝi agadas sub la nomo BBT (Bosch-Buderus-Thermotechnik GmbH), kun ĉefsidejo en Veclaro.

Fine de la 20-a jarcento, la entrepreno estis grava en la hejtada teknologio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]