Budhana Ligo Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Elekto de artikoloj pri
Budhismo


Lotus-buddha.svg

Historio de budhismo

Kronologio de budhismo

Bazaj nocioj

Tri juveloj
Kvar noblaj veroj
Nirvano· Dependa Origino
Anatta· Dukkha· Anicca
Skandha· Renaskiĝo

Signifaj staturoj

Sidarto Gotamo
Kategorio:Lernantoj de la Budho
Kategorio:Budhismaj filozofoj

Budhisma praktiko

Budho · Bodisatvo
Arahanto· Nobla Okobla Vojo
Paramitoj · Djano

Signifaj skoloj

Teravado
Zen Chan Son
Karma Kagjü
Pura Lando

Trispeca membrigado
de budhismo

Hinajano
Mahajano
Vaĝrajano

Tekstoj

Tripitako· Vinajo
Sutro Pitako· Abidarmo
Mahajanaj sutroj
Budhismaj tantroj

Portalo:Budhismo

DharmaWheelGIF.gif

La Budhana Ligo Esperantista (BLE) estas ligo de geesperantistaj budhanoj el pluraj landoj.

Historio de BLE[redakti | redakti fonton]

Fondiĝo[redakti | redakti fonton]

Budhana Ligo Esperantista estis fondita en 1925. La plej ĉefa aktivulo tiama estis Geo Yoxon, anglo, kiu komencis eldoni la bultenon La Budhismo ekde 1931. Cetere, en la sama jaro, Japana Budhana Ligo Esperantista fondiĝis kaj ekhavis la bultenon Lumo Orienta. BLE kaj JBLE siatempe reprezentis la budhanan Esperantistan movadon en Eŭropo kaj Japanio, kaj ili havis kunlaboran rilaton inter si [1]. Dum la Dua Mondomilito, ambaŭ ligoj malaktiviĝis.

Refondiĝo post la milito[redakti | redakti fonton]

Post la milito, BLE estis refondita en 1948 fare de Rudolf Petri —ankaŭ konata sub sia monaĥa nomo, Anurudo—, kaj ekhavis la bultenon „Darmo“. BLE okazigis plurajn fakajn kunsidojn de budhismo dum UK en Munkeno, Meintz, Varsovio, Bruselo, k.a., sed la eldonado de la bulteno ne estis stabila. Kiam la ĉefa aktivulo malsaniĝis, tuj haltis la eldonado, la plej ĉefa agado de BLE. La plej lasta prezidanto de BLE estis Hermann Schröder, germano, kiu forpasis en 1999.

Nuna refandiĝo[redakti | redakti fonton]

BLE refondiĝis dum la UK en Fortaleza 2002 kaj ĝis hodiaŭ estas aktiva.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Notu ke tiam JBLE ne estis landa sekcio de BLE

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]