Budhismaj pilgrimejoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Budhismaj pilgrimejoj estas gravaj lokoj vizititaj de budhismaj pilgrimoj. La plej gravaj pilgrimejoj estas tie, kie la budho Gotamo loĝis kaj instruis, en la Indus-Ganga ebenaĵo en norda Barato kaj suda Nepalo, en la areo inter Nov-Delhio kaj Raĝagriho. Tiuj ĉi pilgrimejoj estas gravaj por budhismaj kaj Hinduismaj pilgrimoj. Krom tiuj ĉi, ĉiu budhisma lando havas lokajn pilgrimejojn.

Pilgrimoj, bikŝuejo Tsurphu, Tibeto, 1993.

Kvar ĉefaj pilgrimejoj[redakti | redakti fonton]

En la Sutro de la elestingiĝo, la budho Gotamo indikis al la plejaĝa bikŝuo Anando kvar lokojn vizitindaj de pilgrimoj:[1][2]

  1. Lumbinio: kie la budho Gotamo naskiĝis (Nepalo).
  2. Bodgajo: kie troviĝas la bodiarbo sub kiu la budho Gotamo atingis budhecon (Biharo, Barato).
  3. Sarnato: kie la budho Gotamo faris sian unuan diskurson (Utar-Pradeŝo, Barato).
  4. Kuŝinagaro: kie la budho Gotamo atingis parinirvanon (Utar-Pradeŝo, Barato).

La ok grandaj lokoj[redakti | redakti fonton]

En la komentarioj, kvar kromaj lokoj kie la budho Gotamo okazigis miraklon estas menciitaj kiel pilgrimejoj, en Palio, aṭṭhamahāṭhānāni, la ok grandaj lokoj:

  1. Lumbinio
  2. Bodgajo
  3. Sarnato
  4. Kuŝinagaro
  5. Ŝravastio: kie laŭ la komentarioj la budho Gotamo okazigis la miraklon en Ŝravastio.
  6. Raĝagriho: kie la budho Gotamo regis la furiozan elefanton Nalagirion.
  7. Sankaŝjo: kie la budho Gotamo subeniris el la ĉielo Tuŝito post tri monatojn instruanta la Abidarmon al sia patrino.
  8. Vajŝalio: kie simio oferis al li mielon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Thanissaro Bhikkhu (2013-11-30). Maha-parinibbana Sutta: The Great Discourse on the Total Unbinding (DN 16). Access to Insight (BCBS Edition). Alirita 2019-08-15.
  2. Sister Vajira & Francis Story (2013-11-30). Maha-parinibbana Sutta: Last Days of the Buddha" (DN 16). Access to Insight (BCBS Edition). Alirita 2019-08-15.