Budhoj el Bamijano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Budhoj el Bamijan)
Tiu ĉi artikolo temas pri la kultura monumento de du grandegaj statuoj de starantaj budhoj en la bamijana valo en Afganio. Pri samtema filmo vidu la artikolon La grandegaj Budhoj.
Monda heredaĵo de UNESKO
Budhoj el Bamijano
lost sculpture • destroyed artwork • arkeologia lokoDajbucuQ6505852 [+]

Koordinatoj34° 49′ 55″ N, 67° 49′ 36″ O (mapo)34.83204166666767.826802777778Koordinatoj: 34° 49′ 55″ N, 67° 49′ 36″ O (mapo)
Areo1,05 km² (105 ha) [+]
Map
Budhoj el Bamijano
Vikimedia Komunejo:  Buddhas of Bamiyan [+]

Monda heredaĵo de UNESKO
Monda heredaĵo

Statuoj de Budhoj en Bamijano
Lando  Afganio
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj i, ii, iii, iv, vi
Fonto 208
Regiono** Azio
Geografia situo 34° 49′ 55″ N, 67° 49′ 36″ O (mapo)34.83194444444467.826666666667
Registra historio
Registrado 2003  (27-a sesio)
Ruĝa listo 2003

Geografia lokigo sur la mapo : Afganio

Budhoj el Bamijano (Afganio)
Budhoj el Bamijano (Afganio)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

La Budhoj el Bamijano (perse تندیس‌های بودا در باميان; panĝabe د بودا بتان په باميانو کې) estis du grandegaj statuoj de starantaj budhoj hakitaj en rokmasivon en la bamijana valo en Afganio. Ili estis konsiderataj kiel mirindaĵoj de la mondo, sed nuntempe nure restaĵoj plu ekzistas. La statuoj troviĝis proksimume 230 km nordokcidente de la afgana ĉefurbo Kabulo ĉirkaŭ 2500 metrojn super maro. Ili estis kreitaj en la 6-a jarcento kaj staris en la valo ĝis la jaro 2001, kiam ili estis neniigitaj de la radikalaj islamaj politikaj Talibanoj. Tio okazis spite al la kontraŭstaro de multaj islamaj ŝtatoj.

La statuoj estis tipa ekzemplo de reciproka miksado de hinda kaj helena skulptado. La ĉefaj partoj estis hakitaj rekte en grejson, sed detaloj estis finfaritaj per aldono de materio el koto kaj pajlo kovrita per stuko. Dum la pli granda el la budhoj estis kompakte kolorigita per karmine ruĝa farbo, la malpli granda estis diverskolora. Sed pro influo de veterkondiĉoj la farboj kaj kun ili ankaŭ la tuta ekstera tavolo kreita de la aldonitaj materialoj, jam antaŭ longa tempo malaperis. La pli granda statuo estis pli ol 50 metrojn alta kaj la malpli granda atingis pli ol 30 metrojn. La du statuojn dividis distanco de ĉirkaŭ unu kilometro.

En la jaro 2003 la bamijanaj Budhoj komune kun aliaj arkeologiaj monumentoj de la bamijana valo estis akceptitaj en la liston de monda heredaĵo de Unesko. Eĉ post la neniigo de la statuoj multaj esploristoj daŭre esploras la regionon. Surbaze de la priskribo de Xuanzang, ĉina pilgrimanto, kelkaj arkeologoj opinias, ke tie troviĝas alia, preskaŭ kelkcentmetra statuo de kuŝanta budho, kaj ili dediĉas sin al ties serĉado. Oni konsideras ankaŭ la rekonstruon de la statuoj aŭ grandegan laseran projekciadon, kiu projekcius bildojn de la statuoj kaj tiel, almenaŭ iel, anstataŭigus la ŝtonajn statuojn.

Regiono de Bamijano[redakti | redakti fonton]

Bamijano en la pasinteco situis sur vojkruciĝo de la silka vojo, kiu certigis komercan komunikon inter Ĉinio kaj Hindio unuflanke kaj Meza Azio, Meza Oriento kaj Eŭropo aliaflanke. Jam ekde la unuaj jarcentoj post Kristo ekloĝis monaĥoj en Bamijano, kiuj fosis kavernajn loĝejojn en la rokojn. Tiuj servis kiel daŭraj loĝejoj por kelkcentoj da monaĥoj kaj eĉ kiel dumtempaj loĝejoj por pilgrimuloj kaj aliaj vagantoj, kiuj travagadis la regionon.

La unuaj budhistaj monaĥoj, kiuj disvastigis budhismon en la regiono de Bamijano, estis laŭ tradicio senditaj de la reĝo Aŝoko, sed ekfloron de la budhismo Bamijano spertis nur post la 2-a jarcento sub la reĝo Kaniŝko, eble la plej konata reganto el la Kuŝana dinastio de reĝoj de Baktrio. La reĝlando konsistis el administra tutaĵo, kiu etendiĝis sur la teritorio ekde la 6-a jarcento a.K. ĝis la 7-a jarcento p.K..

Dum la sekvaj jarcentoj Bamijano fariĝis signifa centro de religia, plejparte budhisma klereco. Poste budhismo estis iom post iom forpuŝata el la regiono, kie ĝi tute malaperis. La monaĥoj estis devigitaj forlasi la regionon kaj la tuta valo de Bamijano estis plejparte forlasita.

Nuntempe, proksime de la bamijana valo troviĝas la urbo Bamijano, la ĉefurbo de la samnoma provinco.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Supra ĉirkaŭirejo en niĉo de la pli granda statuo eĉ post ties neniigo estas alirebla al turistoj

Ambaŭ statuoj portis markojn de la t.n. gandhara arto, kiu evoluis en tiu regiono proksimume ekde la 1-a jarcento a.K.. Ĝi fontis el reciproka influo de helena kaj budhisma artoj. En la gandhara skulptado tipaj estas budhismaj temoj bildigitaj en antikve greka stilo. Ambaŭ budhoj estis tipaj ekzemploj de tiu ĉi stilo. En aliaj bildigoj de la bamijana regiono eblas distingi ankaŭ pluajn, ekz. ĉinajn influojn.

Ambaŭ statuoj troviĝis en rokmuro, sed ili estis malproksimaj unu de la alia preskaŭ unu kilometron kaj ili rigardis direkte al lokoj, kie situis urbo kaj trairadis pilgrimuloj kaj karavanoj. La konturoj de la statuoj estis hakitaj rekte en la grejsan masivon, sed la detaloj, kiel ekz. vizaĝaj partoj aŭ mantelo estis kreitaj per miksaĵo el koto kaj pajlo.

Tolaĵo estis kreata per nekutima kaj unika tekniko. Al la konturoj de la statuoj per lignaj bastonetoj estis alkroĉigitaj ŝnuregoj, kiuj sekve estis kovritaj per stuko, kaj tiel kreiĝis krispigo de la tuta mantelo. Diversaj partoj kiel la suba parto de la dekstra kruro estis kreataj per simila tekniko. Unue en la rokon estis fositaj truoj, en kiujn estis enŝovitaj lignaj stangoj. Tiuj servis kiel teniloj por alkroĉigo de ligna materialo modelita laŭ aspekto de la mankanta parto de la kruro. Sekve la tuta kruro estis kovrita per tavolo de stuko prezentanta tolaĵon.

Ĉirkaŭ la pli grandan budhon oni poste elhakis profundan niĉon, prezentonta korpan mandorlon. Tiu ĉi niĉo entenas du en la rokon hakitajn ĉirkaŭirejojn, kiuj estis ornamitaj per surmuraj pentraĵoj laŭ budhismaj temoj. La suba ĉirkaŭirejo kune kun apudaj kavernaj temploj troviĝas en teretaĝo, kaj la supra ĉirkaŭirejo, kiu estas tralumigata de aperturoj al la suba ĉirkaŭirejo, estis fosita je alto de la kapo.

Laŭ la germana esploristo Edmund Melzl la pli granda el la du budhoj estis kolorigita de karmine ruĝa farbo, dum la malpli granda estis diverskolora.

La indikoj pri la alteco de la statuoj malsamas, laŭ kelkaj fontoj la pli granda statuo mezuris ĉirkaŭ 55 metrojn kaj la malpli granda ĉirkaŭ 38 metrojn, dum aliaj indikas 53 kaj 35 metrojn. Pro tia alteco la pli granda statuo estis ĝis sia neniigo en marto 2001 la plej granda staranta bildigo de Gautama Budho en la mondo. La plej granda staranta statuo de Budho estis tiutempe la japana statuo Uŝiku Daibucu en Uŝiku, kiu prezentas la Budhon Amitabhon.

La statuoj dum la jarcentoj[redakti | redakti fonton]

La budhostatuoj en la bamijana valo estiĝis iom post iom inter la 3-a kaj la 6-a jarcentoj, en la periodo de ekfloro de budhismo en la regiono. Sed pro la disvastigo de islamo ilia signifo malpligrandiĝis, kaj ili endanĝeriĝis, ĝis ili fine estis tute neniigitaj en la jaro 2001.

Ekde la kreado ĝis la Talibanoj[redakti | redakti fonton]

La kreado de la statuoj de ambaŭ budhoj ekis en la 3-a jarcento, kiam samideanoj el la lokottaravada skolo, unu el multaj tiamaj skoloj de theravada budhismo, mendis la skulptadon. La statuoj finskulptiĝis nur kelkajn jarcentojn poste, en la 6-a jarcento; la malpli granda el la du statuoj finiĝis ĉirkaŭ la jaro 507 kaj la pli granda ĉirkaŭ la jaro 551. La konturoj de la statuoj estis hakitaj rekte en la grejsan masivon, sed la detaloj de la vizaĝa parto kaj mantelo estis aldonita miksaĵo el koto kaj pajlo.

Ĉirkaŭ la jaro 630 vizitis la regionon la ĉina pilgrimanto Xuanzang, kiu priskribis la regionon de Bamijano kiel floranta budhisma centro kun dek monaĥejoj kaj kelkmiloj da monaĥoj. Li skribis interalie, ke ambaŭ statuoj estis ornamitaj de oraj juveloj, kies "brilo briligas la vidkapablon". Xuanzang priskribis eĉ pluan - trian - statuon, sed ĉifoje temis pri kuŝanta budho, kies longeco estis kelkoble pli granda ol tiu de la staranta statuo. Tiu statuo estis verŝajne jam antaŭ longe neniigita. Nuntempe la regionon esploras arkeologiaj teamoj klopodante trovi la fundamentojn de tiu kuŝanta Budho.

Ekde kiam la statuoj estis konstruitaj, zorgis pri ili precipe budhistaj monaĥoj priloĝantaj tieajn kavernajn loĝejojn. Sed pro senĉese pli oftaj atakoj de muslimoj en la sekvantaj jarcentoj la monaĥoj iom post iom forlasis la bamijanan regionon. Kiam poste en la 7-a kaj la 8-a jarcento ekregis la araba umajida dinastio, budhismo preskaŭ ne plu ekzistis en la regiono. Ĝis la 14-a jarcento la budhismaj monaĥoj supervivis nur en malgrandaj komunumoj, kiujn la muslimaj regantoj toleris en certa mezuro. Ĝis kiam tiuj malgrandaj komunumoj ekzistis, ili zorgis pri la statuoj. Sed kiam en la jaro 1321 unu el la ĥanaj dinastioj tute malpermesis budhismon, la lastaj monaĥoj estis devigitaj forlasi la landon kaj la bamijanaj Budhoj komencis perdi sian devenan aspekton.

Fine de la 19-a jarcento la statuoj estis neniigitaj sekve de maltrankviloj pro disputo inter la nova emiro Abdur Rahman Khan kaj hazaroj. En la jaro 1919 la potencon en Afganio prenis Amanulaho, kiu kapablis konscii la esceptecon de ambaŭ statuoj kaj ilian grandan historian valoron kaj komencis entrepreni energiajn disponojn por ilia defendo. Sed la regantoj venintaj post li jam ne havis tian komprenon kaj lasis la statuojn al ilia propra sorto.

Sub la regado de la Talibanoj[redakti | redakti fonton]

La statuoj de Budhoj estis jam ekde la mezepoko ekspoziciataj al danĝero de neniigo. Sed la neniigo venis nur kun la islama radikalismo komence de la 21-a jarcento.

En la jaro 1996 akiris la potencon en Afganio la radikala religia-politika grupo de la Talibanoj. Kiam en la jaro 1997 unu el tiuj grupoj konkeris ankaŭ la bamijanan valon, unu el iliaj komandantoj ekminacis, ke li eksplodigos ambaŭ statuojn, sed malhelpis tion liaj superuloj. Sed jam la sekvantan jaron talibanaj soldatoj forpafigis la kapon de la malpli granda Budho kaj en la pli grandan ili boris kvanton da truoj, por poste enmeti dinamiton.

La detruo de la statuoj[redakti | redakti fonton]

En julio 1999 la gvidanto de la Talibanoj, Muhammad Umar, proklamis, ke li konsentas kun konservo de la kultura heredaĵo de la lando, al kiu apartenis ankaŭ la statuoj de Budhoj. Kun kvanto da vizitantoj, kiuj alveturis el la tuta mondo, la Budhoj prezentis grandan fonton de enspezoj.

Komparo de la grandega niĉo kun la statuo (maldekstre, foto el la la jaro 1976) kaj sen ĝi (2005)

Sed baldaŭ poste la afganaj radikalaj pastroj realigis energiajn disponojn, kies celo estis forigi el la afgana socio ĉion "neislaman". Reage al tio la Talibanoj eldonis striktan ordonon, kiu malpermesis ĉiajn bildigadojn de homoj, inkluzive ĉe televido, laŭ severa interpretado de la islama religia rajto.

Post tio la eventoj prenis rapidan fluon. Talibanoj, kiuj tiam priregis preskaŭ la tutan Afganion, decidis en la lando neniigi ĉiajn statuojn, kaj inter ili ankaŭ ambaŭ Budhojn de Bamijano. Multe da landoj kune kun Unesko stariĝis kontraŭ tiu decido kaj klopodis malebligi la neniigon de la statuoj. Eĉ Pakistano, tiama aliancano de Afganio, esprimis sin por konservo de ambaŭ statuoj.

Sed jam kelkajn semajnojn poste ambaŭ statuoj ekdetruiĝis. Unue ili estis dum kelke da tagoj pripafataj per kontraŭaviadilaj armiloj, kio tre difektis ilin, sed ne neniigis ilin plene. Poste la talibanoj uzis kontraŭtankajn minojn, kiujn ili lokis rekte en la subajn partojn de la statuoj. La kelktaga proceso de la neniigado estis sukcesa kaj ambaŭ statuoj estis detruitaj. Ili uzis por tio ĉirkaŭ 50 tunojn da eksplodaĵo. La agado postulis eĉ kunlaboron kun la hazaroj, kiuj loĝas en lokaj kavernoj. Spite al tio, ke la hazaroj estas ŝijaistoj, ili estis tradicie konsiderataj kiel gardantoj de ambaŭ Budhoj. Sed, se iu el ili rifuzis kunlabori kun la Talibanoj kaj helpi dum la metado de minoj, tiu estis pafmortigita kiel malamiko de la islamo.

La 10-an de marto 2001 Abdal Haji Mutmain, la parolisto de la Talibanoj anoncis, ke la statuoj estas neniigitaj je 80-90% kaj laboroj por ties malkonstruo estas preskaŭ finitaj. Umar motivigis sian faron per tio, ke la islamo ne permesas bildigi vivantajn estulojn. Sed tio estis nur preteksto, ĉar fakte la agado estis ia revenĝo pro tio, ke UN ŝargis Afganion per severa ekonomia sankcio.

Eventoj post la neniigo[redakti | redakti fonton]

La rokmasivo sur foto el la jaro 2005 kun la kavernoj de monaĥoj kaj la grandega niĉo, en kiu antaŭe staris la granda statuo de Budho

En la jaro 2003 la tuta regiono estis akceptita en la liston de monda heredaĵo de Unesko sub la nomo Cultural Landscape and Archaeological Remains of the Bamiyan Valley, kio estas tradukebla kiel kultura pejzaĝo kaj arkeologiaj restaĵoj de la Bamijana valo. Sume temas pri ok konkretaj monumentoj sur protektata areo de 341,95 hektaroj, inter kiuj la statuoj de Budhoj estis la plej gravaj. Al la monda heredaĵo la regiono estis alvicigita sub la kriterioj i, ii, iii, iv kaj vi.

Malgraŭ tio ke ambaŭ statuoj estis preskaŭ plene neniigitaj, iliaj ĉefaj trajtoj estas senĉese distingeblaj. Sed la pripafado de la statuoj tiom difektis la tutan masivon, ke en la rokon devis esti ankrigitaj metalaj armaturoj, kies tasko estas malebligi la plenan detruon.

Precipe Unesko kaj Japanio finance kontribuas kaj por la protekto de la statuoj kaj por ties rekonstruo. La esplorteamoj ekde tiam senĉese daŭrigas en la esplorado de la tuta regiono inkluzive de la serĉado de la eble preskaŭ 300 metrojn longa statuo de la kuŝanta Budho. Unu el la plej signifaj defendantoj de tiu teorio apartenas Zemaryalai Tarzi, la profesoro de arkeologio ĉe la Strasburga universitato. En la jaro 2006 germanaj arkeologoj anoncis la trovon de sutro, kiu estis kaŝita en unu el la statuoj. Kvankam en aliaj landoj estas relative kutime trovi enmetitajn tekstojn en la internon de budhistaj statuoj, temas pri la unua tia dokumento malkovrita en budhisma statuo en Afganio.

Sciencistoj serioze okupiĝas pri la ideo de rekonstruo de ambaŭ statuoj. Sed tiu estos tre multekosta kaj multaj ankaŭ montras la fakton, ke granda parto de materialo el la statuoj estis dispolvigita kaj forblovita de la vento. Sed intertempe la Bamijanan valon vizitas eĉ plui granda alfluo de turistoj.

Multe da artistoj klopodas pri solvo, kiu almenaŭ parte anstataŭigos la statuojn. Al la nuntempe plej diskutataj solvoj apartenas propono de la japana artisto Hiro Jamagata, kiu klopodas realigi laseran projekciadon, kiu projekcios sur la rokmuron koloran bildon de la iamaj Budhoj.

En la jaro 2006 estis publikigita dokumenta filmo nomata La grandegaj Budhoj, kiu raportis pri la neniigado de la bamijanaj Budhoj. En la filmo rolis en unu el la ĉefaj roloj ankaŭ Tajsir Alony, raportisto de la televido Al-Ĝazira, kiu kiel ununura sukcesis fari registradon pri la neniigado de la statuoj. Dum la filmado de la dokumento kelkaj atestintoj de la tragikaj eventoj esprimis sin dirante, ke la Talibanojn helpis dum la detruo inĝenieroj el Sauda Arabio. La aŭtoro de la filmo, la svisa reĝisoro Christian Frei, en la dokumento ankaŭ esprimas la ideon, ke la statuoj estis detruitaj rekte laŭ ordono de Usama bin Laden.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • SCARRE, Chris. Sedmdesát divů světa: osudy slavných stavebních památek. Praha: Slovart, 2000. ISBN 80-7209-190-5. Ĉapitro Grandioza Budho en Bamijano, p. 286-289. (ĉeĥe)
  • WARIKOO, K. Bamiyan: challenge to world heritage. New Delhi: Bhavana Books & Prints, 2002. ISBN 81-86505-59-8. angle

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.