Budo (mezurunuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

En fiziko, budo (simbolo bbn) estas mezurunuo de areo difinita kiel 10-28 m2.

Budo ne estas unuo de la Sistemo Internacia de Unuoj (SI), sed ĝi estas akceptita, kvankam malrekomendata, por uzo kun la SI.

Originale uzita en nuklea fiziko por esprimado de la kruca sekcia areo de kernoj kaj nuklea reakcioj, hodiaŭ ĝi estas uzita en ĉiuj kampoj de partikla fiziko por esprimi la krucajn sekcioj de verŝadaj procezoj. Budo respektivas al proksimuma kruca sekcia areo de urania kerno. La budo estas ankaŭ la unuo de areo uzata en nuklea kvarpolusa resonanco kaj nuklea magneta resonanco por kvantigi la interagon de kerno kun elektra kampa gradiento.

Budo estas laŭ ordo pli-malpli proksima al la geometria kruco sekcio de protono, kies radiuso estas proksimume 0,8×10-15 m.

Ekzemple, la kruca sekcio de interago de nukleo de hidrogeno kun neŭtrono de energio de ordo de kelkaj eV estas proksimume 20 b, kvankam la geometria kruca sekcio estas en ĉi tiu okazo multe pli malgranda, proksimume 0,07 b. La entuta kruca sekcio de atomo de hidrogeno kune kun ĝia elektrona ŝelo estas proksimume 6,25 × 106 b = 6,25 × 10-22 m2

Rilatantaj unuoj[redakti | redakti fonton]

Derivitaj dekonaj unuoj de budo estas uzataj:

Unuo Simbolo b m2 cm2
budo b 10-28 10-24
milibudo mb 10-3 10-31 10-27
mikrobudo μb 10-6 10-34 10-30
nanobudo nb 10-9 10-37 10-33
pikobudo pb 10-12 10-40 10-36
femtobudo fb 10-15 10-43 10-39

La alia iam uzata mezurunuo de kruca sekcia areo estas ħ2 c2/(GeV2) kio estas proksimume 0,3894 mb.

La inversa femtobudo fb-1 dividita per mezurunuo de tempo estas dimensio de kvanto de partiklaj koliziaj eventoj por unuo de tempo.

La kvanto de kolizioj estas rekte proporcia kun tempodaŭro de funkciado de la koliziilo kaj kun la efika kruca sekcia areo. Tiel la kvanto de kolizioj estas produto de la tri valoroj - la tempodaŭro, la kruca sekcia areo, certa koeficiento. La kruca sekcia areo estas mezurata en femtobudoj. La kvanto de kolizioj estas sendimensia. Do la koeficiento havas dimension donitan pli supre. Por donitaj partikloj kaj donita koliziilo, la koeficiento estas esence la kvanto de partiklaj kolizioj dum unuo de tempo.

Pli detale, ĉi tiu nekutima maniero de esprimado de rilatumo venas de la maniero per kiu partiklaj kolizioj estas detektitaj. Dum iu tempodaŭro, du torentoj de partikloj kun iu kruca sekcia areo, mezurita en femtobudo, estas direktitaj tiel ke ili povas kolizii. La tuteca kvanto de kolizioj estas rekte proporcia kun la heleco de la kolizioj mezuritaj super ĉi tiu tempo. Pro tio, kvanto de la kolizioj povas esti kalkulita per divido de la integralita heleco per la sumo de la krucaj sekciaj areoj de ĉiuj partikloj. Ĉi tiu kvanto estas tiam esprimita kiel inversaj femtobudoj por la tempodaŭro (ekzemple, 100 fb-1 en 9 monatoj). Inversaj femtobudoj estas ofte donataj kiel indikaĵo de efikeco de partikla koliziigilo .

La stalo estas mezurunuo por priskribi nekredeble malgrandajn areojn, malproksime multe pli malgrandajn ol budo. Unu stalo estas 10-52 m2, aŭ 10-24 b.

Fonto[redakti | redakti fonton]

La etimologio estas klare bizara kaj ŝercema. Dum la dua mondmilito estis farataj esploroj por kreo de la atoma bombo en la Projekto Manhattan. Amerikaj fizikistoj kiu okupiĝis pri verŝado de neŭtronoj priskribis la uranian kernon kiel "granda kiel budo". Fizikistoj laborantaj sur la projekto adoptis la vorton "budo" por unuo egala al 10-24 kvadrataj centimetroj, proksimume la amplekso de urania kerno. Por plejparto de la aliaj atomkernaj procezoj, ĉi tiu kruca sekcia areo ŝajnas al esti granda kiel budo. Komence ili esperis ke la slanga nomo devus obskuri tion ke temas pri la studi de nuklea strukturo; tamen, la vorto iĝis norma unuo en partikla fiziko.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]