Buey Arriba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buey Arriba
urbo • municipo de Kubo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 20° 10′ N, 76° 45′ U (mapo)20.173611111111-76.749444444444Koordinatoj: 20° 10′ N, 76° 45′ U (mapo) [+]
Alto 125 m [+]
Areo 452 km² (45 200 ha) [+]
Buey Arriba (Kubo)
Buey Arriba (Kubo)
DEC
Buey Arriba
Buey Arriba
Situo de Buey Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buey Arriba [+]
vdr

Buey Arriba estas montara municipo en la provinco Granma[1] de la Orienta Zono de Kubo,[2]​ en la norda parto de Sierra Maestra.

Kiam la unuaj hispanoj instaliĝis en tiu zono, ili trafis gravan montaran riveron de puraj akvoj, sed fortaj inundoj en tempo de pluvsezono, kiu venas subite, okazigis multajn katastrofojn, pro kio la rivero estis komparita al la forto de "buey" (okso), kaj pro tio la rivero ricevis tiun nomon, kio estas ankoraŭ la rivernomo de Río Buey.

Oni fondis du setlejojn sur la bordoj de la rivero Buey. La unua setlejo, sur la montoj de Sierra Maestra, estis nomita barrio de Buey Arriba (kvartalo de Supra Buey), kaj la dua, sur la ebenaĵo, estis nomita barrio de Buey Abajo (kvartalo de Malsupra Buey).

Arbofilikoj: komparu ties alton kun tiu de la apudaj personoj.

Nuntempe la unua konservas la nomon de Buey Arriba, aŭ minoj de Buey Arriba, aŭ minoj Sun, kaj la barrio de Buey Abajo nuntempe estas nomata Bueycito (Okseto), kiu estas unu de la setlejoj de la municipo Buey Arriba.

Estas tre interesaj naturaj lokoj, altaj montoj, mineralaj resursoj ktp.

Notoj[redakti | redakti fonton]