Buffalo buffalo Buffalo buffalo buffalo buffalo Buffalo buffalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usona bubalo

Buffalo buffalo Buffalo buffalo buffalo buffalo Buffalo buffalo estas angla frazo. Ĝi estis uzita en 1972 de William J. Rapaport. Ĝi signifas "Tiuj Bufalaj bubaloj, kiuj estas timigataj de Bufalaj bubaloj, timigas Bufalajn bubalojn".

Sintaksarbo:
PN = Propra nomo (angle proper noun)
N = substantivo (angle noun)
V = verbo (angle verb)
NP = substantiva frazo (angle noun phrase)
RC = relativa subpropozicio (angle relative clause)
VP = verba frazo (angle verb phrase)
S = frazo (angle sentence)