Limzono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉeĥoslovakia ŝildo el la 1980-aj jaroj, markanta bufrozonon ("Atentu! Lima areo. Eniro nur kun permeso.")

Bufrozono laŭ la lingvaĵo de interŝtata politiko estas senarmea aŭ senarmeigita regiono inter du aŭ pliaj armee konfliktantaj ŝtatoj, kiu distancigas la konfliktajn potencojn kaj helpas malhelpi eksplodon de armea konflikto. Tiun "neŭtralan regionon" kontrolas neŭtrala potenco, ŝtato aŭ internacia organizaĵo, kiun akceptas ĉiuj konfliktantaj ŝtatoj. Ekzemplo estas bufrozono, kiun la Unuiĝintaj Nacioj instalis inter la ŝtatoj Serbio kaj Kosovo kaj kiu dum la jaro 1999 finis la tiean armean konflikton.

La termino paralele al la signifo en internacia politiko ankaŭ uziĝas en aliaj fakoj:

  • Biologia teritorio kun rezistaj kaj rapide kreskantaj plantoj rande de dezerto malhelpu la plian disvastiĝon de tiu dezerto.
  • Similan funkcion en agrikulturo havas zono ventoprotekta, kiu malhelpu la erozion de teritorio.
  • En geografiaj informaj sistemoj bufrozonoj estas komputile elkalkulitaj areoj, kiuj malhelpu la interinfluon de du malsamaj geografiaj zonoj en la elkalkulado de komputile farita mapo.

En ĉiuj tiuj ekzemploj temas pri regiono, kiu funkcias kiel bufro.

Vidu ankaŭ

  • la aliajn signifojn de la vorto bufro.