Buglovce
Buglovce | |
hungare: Göbölfalva, germane: Schreibersdorf | |
municipo | |
Oficiala nomo: Buglovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Prešov |
Distrikto | Distrikto Levoča |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Spiŝo |
Situo | Buglovce |
- alteco | 455 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 59′ 08″ N 20° 41′ 43″ O / 48.98556 °N, 20.69528 °O (mapo) |
Areo | 3,03 km² (303 ha) |
Loĝantaro | 271 (31.12.2011) |
Denseco | 89,44 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1280 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 053 04 |
Telefona antaŭkodo | +421-53 |
Aŭtokodoj | LE |
NUTS | 526428 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo en Regiono Prešov
| |
Vikimedia Komunejo: Buglovce | |
Retpaĝo: buglovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Buglovce (hungare Göbölfalva germane Schreibersdorf) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Situo
[redakti | redakti fonton]Buglovce situas laŭ traira flankovojo. Levoča troviĝas je 9 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1280 en hungara formo "Sreyberfalva", poste en 1346 en germana formo "Saiberdorf", fine en alia hungara formo "Gebulfalua" en 1364. La slava nomo "Bugliocz" aperis en 1639. En 1787 132 vilaĝanoj loĝis en 17 domoj, en 1828 207 vilaĝanoj en 29 domoj. En 1796 la tutlanda geografia libro taksis la vilaĝon duaklasa. Ĝis 1892 la oficiala hungara loknomo estis Buglóc, poste ĝi rericevis la mezepokan hungaran nomon pro la hungariga politiko. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Göbölfalva 162 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Spišské Podhradie, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Buglovce 270 homoj, (268 slovakoj).
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- romkatolika preĝejo omaĝe al Koro de Jesuo de 1929
- kapelo