Bujaraloz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bujaraloz
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50177
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 967  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 30′ N, 0° 9′ U (mapo)41.4973034-0.15369150000001Koordinatoj: 41° 30′ N, 0° 9′ U (mapo) [+]
Alto 327 m [+]
Areo 120,918616 km² (1 209 1.8 616 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Bujaraloz (Provinco Zaragozo)
Bujaraloz (Provinco Zaragozo)
DEC
Bujaraloz
Bujaraloz
Situo de Bujaraloz
Bujaraloz (Hispanio)
Bujaraloz (Hispanio)
DEC
Bujaraloz
Bujaraloz
Situo de Bujaraloz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bujaraloz [+]
vdr

Bujaraloz [buĥaraLOZ] estas municipo de Hispanio, en la sudokcidenta parto de la komarko Monegros (ĉefe de la Provinco Huesca) sed apartenanta al la plej sudorienta parto de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). Ĝi estas unu de ses zaragozaj municipoj, nome de nordo suden Leciñena, Perdiguera, Farlete, Monegrillo, La Almolda kaj Bujaraloz, kiuj post la nova komarkigo aprobita en 1996 estas parto de Monegros.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidenta parto de la komarko Monegros, sude de tiu de La Almolda kaj okcidente de Peñalba. La loĝloko mem (327 msm) estas komunikata laŭ la paga aŭtoŝoseo AP-2 kaj nacia ŝoseo N-2 kiu komunikas inter Candasnos oriente kaj Zaragoza nordokcidente. Krome la regiona ŝoseo A-230 ebligas komunikadon kun Sariñena (norde) kaj Caspe (sude).

La loĝloko distas de Zaragozo ĉirkaŭ 72 km. La teritorio estas ĉefe ebena kaj arida, kun altitudoj kiuj gamas inter 383 kaj 323 msm. Estas nombraj lagetoj disaj tra la teritorio.

Nordokcidente: La Almolda Norde: La Almolda kaj Valfarta (Huesca) Nordoriente: Valfarta (Huesca)
Okcidente: Pina de Ebro Oriente: Peñalba (Huesca)
Sudokcidente: Sástago Sude: Caspe Sudoriente: Peñalba (Huesca)

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo estis loĝata de araboj kiuj lasis reton de irigacio kaj la loknomon, de la araba "Burĝ al-arús", kiu signifas laŭvorte "turo de la fianĉino", aŭ "turo de Arús" ĉar tiu estis la nomo de grava araba stirpo. En la 12-a jarcento ĝi estis konkerita de kristanoj por la Regno Aragono. En la 16-a jarcento oni konstruis la preĝejon, kaj en tiu epoko estis ankaŭ ventomuelejo. Eble de tiam ankaŭ neĝujo.

La enlanda milito en Bujaraloz (1936-39)[redakti | redakti fonton]

Je la komenco de la Hispana Enlanda Milito, Zaragozo estis kontrolita de la insurekciantoj same kiel Perdiguera, dum Alcubierre, Lanaja, Sariñena, Grañén kaj Tardienta, restis en teritorio de la Respubliko. Leciñena, dekomence kontrolita de dekstruloj, estis rekuperita de milicanoj de POUM la 7an de Aŭgusto 1936. Bujaraloz estis konkerita la 25an de Julio de la Kolono Durruti, kiu establis tie la stabanaro de la unuo. La kolonoj de milicanoj de la CNT organizitaj en Barcelono venis al Aragono cele al ties rekupero, kaj precize de Zaragozo. La avanco de la Kolono Durruti estis bremsita en Pina de Ebro, kie ĝi suferis bombardadon. Durruti decidis reveni al Bujaraloz, por reorganiziĝi kaj pli bone informiĝi pri la situacio de la malamikoj. La urbeto estis adaptita al la militnecesoj, nome unu ermitejo por aŭtejo de ambulancoj, alia ermitejo por municistokejo, kaj estis muntitaj ĝis tri hospitaloj.

Buenaventura Durruti.

La 6an de Oktobro 1936, okazis en Bujaraloz la Eksterordinara Kunsido de Sindikatoj kaj Kolonoj de la Regiona Komitato de Aragono, Rioĥo kaj Navaro de la CNT kun ĉeesto de 174 reprezentantoj de 139 aragonaj loĝlokoj, de la Nacia Komitato de la CNT kaj de diversaj konfederaciaj kolonoj (Kolono Durruti, Kolono Roja y Negra, Kolono Los Aguiluchos de la FAI, "Kolono Carod-Ferrer»). Ĉefaj reprezentantoj de la kolonoj estis Buenaventura Durruti, Gregorio Jover, Antonio Ortiz Ramírez, Cristóbal Aldabaldetrecu, Julián Merino inter aliaj. Ili diskutis pri ebla kunlaboro kun la organismoj de la respublika registaro aŭ pri neceso krei aparte regionajn komitatojn por defendo por sekurigi la revoluciajn atingojn, laŭ la proponoj de la 15a de Septembro 1936 en Madrido fare de la Nacia Kunsido de Regionaj Komitatoj de la CNT. La bujaraloza kunsido decidis la kreadon de la Regiona Konsilantaro de Defendo de Aragono, kiu regis super la teritorio de Aragono en kiu estis proklamita la liberecana komunismo helpe de la kolonoj de liberecanaj milicoj, proksimume 450 ruraj kolektivecoj, ĉefe kontrolitaj de la CNT, sed en kelkaj lokoj kun partopreno ankaŭ de neorganizitaj kamparanoj kaj de aliaj revoluciemaj ideologiaj sektoroj.

Buenaventura Durruti siavice mortis en Madrido la 20an de Novembro pro stranga pafo. La 24an de Aŭgusto 1937, tuj post la sangelverŝa konflikto inter komunistoj kaj anarkiistoj de Majo en Barcelono kaj la dissolvo de la Konsilantaro de Aragono fare de la komunisto Líster, okazis ofensivo de respublikanoj en Aragono kun stabanaro en Bujaraloz estrita de la generalo Pozas, la centra militestro Vicente Rojo kaj eĉ la ministro de nacia defendo Indalecio Prieto. Post la fino de la Batalo de Teruelo startis la ofensivo de la frankisma armeo al la tuta aragona teritorio. Ekde la 23a de Marto 1938, ili konkeris la loĝlokojn sude de Huesca, kaj la 26an de Marto la frankistoj konkeris Bujaraloz kaj Candasnos.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (fruktoĝardeno) kaj brutobredado al turismaj servoj (rura turismo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Inter vidindaĵoj elstaras la preĝejo de Sankta Jakobo restaŭrita en la 16-a jarcento, sed eble devena de alia de la 12-a jarcento; la Ermitejo de la Mizerikordo de la 17-a jarcento; la Ermitejo de Sankta Antono; kaj la Palaco Torres Solanot de la 17-a jarcento en kies interno estas la Ermitejo de la Virgulino del Pilar.

Inter naturaj vidindaĵoj estas fontoj kiuj liveris trinkakvon al la loĝloko: nome Balsa Buena, Balsa Pedrera, Balsa del Molino, ktp. Krome estis ankaŭ sallagetoj de kiu oni elfosis salon por komercado.

Bujaraloz (Burjalajos), akvarelo de Pier Maria Baldi, 1668, Biblioteko Laŭrenca de Florenco. Maldekstre la muelejo.

Estas ankaŭ ruinoj de iama ventomuelejo de la 16-a jarcento, same kiel ĉe Malanquilla, Tabuenca, Ojos Negros kaj aliaj aragonaj lokoj, kiu estis desegnita en 1668 de Pier María Baldí, en sia veturo tra Hispanio kaj Portugalio, akompananto de Kosme la 3-a de Médici.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]