Bukedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bukedo antaŭ arka fenestro, Ambrosius Bosschaert, ĉirkaŭ 1618-1620. La plej formalaj floraranĝoj en Eŭropo estis nederlandaj, kiel oni montras en multaj pentraĵoj de la 17a jarcento.

Bukedo laŭ PIV estas kunligaĵo de deŝiritaj floroj. Florbukedo estas kolekto aŭ aro de floroj laŭ kreiva aranĝo. Florbukedoj povas esti aranĝitaj por la ornamo de hejmoj aŭ publikaj konstruaĵoj, aŭ povas esti porteblaj. Porteblaj bukedoj estas klasitaj laŭ kelkaj diferencaj popularaj formoj kaj stiloj, kiaj puntenhavaj, duonlunaj kaj akvofalaj bukedoj. Florbukedoj estas ofte donacitaj por specialaj okazoj kiaj naskiĝtagojdatrevenoj. Ili estas ankaŭ uzataj etende en nuptoj. Bukedoj estas aranĝitaj en vazoj aŭ bukedujoj por la hejmornamo ĉu en tradiciaj aŭ modernaj stiloj. Simbolismo povas esti ligata al la tipoj de floroj uzitaj, laŭ la diversaj kulturoj.[1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. find Wedding flowers. AKay. Arkivita el la originalo je 2016-03-02. Alirita 22a de Februaro 2016.