Buková hora (Bohemia mezmontaro)
Buková hora | |
germane: Buchberg, esperante: Faga monto | |
monto | |
Těchlovice, super ĝi Buková hora
| |
Oficiala nomo: Buková hora | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Děčín |
Municipo | Příbram |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Bohemia mezmontaro |
Akvejo | Elbo |
Situo | Buková hora |
- alteco | 683 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 40′ 18″ N 14° 13′ 40″ O / 50.67167 °N, 14.22778 °O (mapo) |
Fontrivero | Bobří potok |
Plantaro | Eŭropa fago, Kverko |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Buková hora (České středohoří) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Buková hora (germane Zinkenstein, Buchberg) estas tefrita monto, kiu estis plantigita de fagoj, kverkoj kaj pinofitaj arboj. Montopinto situas sur teritorio de urbo Verneřice, nome de ties parto, antaŭa municipo Příbram, situanta oriente de la montopinto. Buková hora kun dissendigila turo estas karakteriza dominaĵo de Bohemia mezmontaro, ĝi elstaras sur dekstra bordo de Elbo super Malé Březno kaj Těchlovice, el la suda flanko la plej proksima municipo estas Zubrnice.
Dissendigila turo[redakti | redakti fonton]
En la jaroj 1960–1962 estis sur la monto konstruita 180 metroj alta televida elsendilo elsendilo Buková hora inkluzive de konstruaĵo. Tiu estis pro damaĝigo de incendio forpafita en la jaro 1966 kaj sekve anstataŭigita en la jaro 1967, resp. en la sekvantaj jaroj, per nova elsendilo, alta 223 metroj.
-
Buková hora kun la elsendilo, vido el Belvedero de Erben al Severní terasa en Ústí nad Labem, distanco 12,6 km
-
La elsendilo sur Buková hora
-
Vido al Buková hora de nordo el ŝoseo super Jalůvčí
-
Vido dum sunsubiro el Střední vrch en Luzacia montaro al Buková hora en Bohemia mezmontaro
Alirebleco[redakti | redakti fonton]
De stacidomo en Malé Březno sur fervojlinio n-ro 073 el Střekov ĝis Děčín kondukas al montopinto de Buková hora proksimume 5,5 km longa blue markita turisma vojo. Simila distanco dividas la montopinton de Buková hora de stacidomo en Těchlovice sur ruĝa marko, kiu poste daŭrigas tra Zubrnice kaj pluaj partoj de Bohemia mezmontaro.
Pereintaj municipoj[redakti | redakti fonton]
Vagado sur blua marko tra okcidenta direkto de deklivo de Buková hora el Malé Březno direkte all ties montopinto estas samtempe vojo sur historio de ĉi tieaj pereintaj municipoj: Vitín, Velké Stínky, Stará Homole kaj Načina.
Akva fluanto[redakti | redakti fonton]
Sur deklivo de Buková hora fontas rojo Bobří potok.