Bukovec (distrikto Frýdek-Místek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bukovec
Bukovec
germane Bukowetz, pole Bukowiec
municipo
Bukovec, en fono maldekstre monto Młoda Góra en Pollando
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bukovec
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Frýdek-Místek
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Rivero Olše
Situo Bukovec
 - alteco 455 m s. m.
 - koordinatoj 49° 32′ 38″ N 18° 49′ 25″ O / 49.54389 °N, 18.82361 °O / 49.54389; 18.82361 (mapo)
Areo 17,06 km² (1 706 ha)
Loĝantaro 1 376 (2023)
Denseco 80,66 loĝ./km²
Sulko Jablunkova sulko
Fondo 1353
 - fondinto teŝina princo Kazimir
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 739 84; 739 85
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0802
NUTS 5 CZ0802 512028
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Bukovec (Frýdek-Místek District)
Retpaĝo: bukovec.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Bukovec estas malnovepoka montara vilaĝo kun popola ligna arkitekturo el la 2-a duono de la 18-a jarcento, la plej orienta vilaĝo en Ĉeĥio (Bukovec "konkursas" kun vilaĝo Hrčava pri tiu ĉi "unueco"), situanta en Silezio, en distrikto Frýdek-Místek, kie renkontiĝas ŝtatlimoj de Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio. Vivas ĉi tie 1 376 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Písek, Hrčava, Mosty u Jablunkova, Gmina Istebna kaj Čierne.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bukoves estis fondita fare de teŝina princo Kazimír. Tiu tiam donacis al Petro, nomata Gros, kaj al liaj idoj proksimume 147 ha da arbaro. La loka privilegio fariĝis valida la 31-an de majo de 1353. La vilaĝeto dekomence estis servonta kiel ekonomia fonejo por tiama gardistejo. Ĝia tasko estis gardi la sudorientan teritorion de la Teŝina princlando.

Al Gros estis donita rajto konstrui sur Olše muelejon, malfermi gastigejon kaj buĉejon kaj ankaŭ praktiki forĝistan metion. Nombro de unuaj loĝantoj de la vilaĝeto, kiuj okupiĝis per forhakado de fagaj arbaroj (ĉeĥe fago estas buk - de tie sonas la nomo de la vilaĝo), ne estas konata. Sed je 200 jaroj pli poste la vilaĝo akiris karakteron de kamparana-paŝtisteja vilaĝo. Vilaĝlibro el la jaro 1577 notas, ke tiutempe vivis en la vilaĝo 14 familioj vivtenantaj sin ĉefe per prilaborado de grundo kaj bredado de brutaro. Estis inter ili ankaŭ la unuaj valaĥiaj vilaĝanoj (nomadaj altmontaraj paŝtistoj), kiuj alportis ŝafbredadon en Beskidoj. Iliaj tradicioj havis influon je kultura evoluo ne nur en Bukovec, sed en la tuta Teŝina Silezio. jam en la jaro 1531 ĉi tie tial aperas familia nomo Walach (legu Valaĥ). Paŝtistoj el Bukoves fondis novajn paŝtejojn sur Gírová kaj eĉ en Kysuce, sed de kie ili estis forpuŝataj de slovakaj paŝtistoj.

Sur proksima nearbarizita monteto super la vilaĝo estas ĝis hodiaŭ videblaj spuroj je defendremparoj, kiuj estis konstruitaj dum la tridekjara milito. Oni diras al ili SvedajBukovecaj ŝancoj. Tra ĉi tie ankaŭ kondukis imperiestra vojo el Živec ĝis Jablunkov.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869829
1880844
1890963
19001 020
19101 071
19211 089
JaroLoĝantoj
19301 152
19501 253
19611 290
19701 320
19801 309
19911 348
JaroLoĝantoj
20011 356
20141 391
20161 366
20171 373
20181 388
20191 372
JaroLoĝantoj
20201 384
20211 325
20221 367
20231 376

Vivo en la vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj en Bukovec kreskis nur tre malrapide. En 1647 ĉi tie estis registritaj apenaŭ 20 loĝantoj. Rilate al tio, ke la devenaj vilaĝanoj fondis tre multnombrajn familiojn, la nombro de loĝantoj surkreskis baldaŭ al 100. Plej ofte ili loĝis en simplaj lignodomoj kun antaŭĉambro kaj esceptokaze kun apuda malgranda ĉambreto, sole loĝejoj de riĉaj bienuloj estis ambaŭflanka. En ĉiu flanko estis ĉambro kun ĉambreto, apartigita per antaŭĉambro. Oni diris al tiuj ĉi lignodomoj dymnekurne tial, ke fumo ne estis forkondukata el kameno tra kamentubo. (Fumo estas ĉeĥe dým, kouř - per ilia dialekto dymkur, do dymne, kurne signifas domoj, kie fumiĝas, fumigitaj domoj.) La fumo estis forkondukata tra aperturo en pordo ĝis la antaŭĉambro, de tie sur tegmenton kaj tra fenestreto eksteren. Por tiamaj lignodomoj el Bukovec estis karakterizaj etaj fenestretoj, grandegaj tabloj, benkoj kun apogiloj, kie oni ankaŭ dormis, du pli mallongaj benkoj sen apogiloj, lito por mastro kaj lignotabulaj litoj por pli aĝaj infanoj. Pli komforta ekipaĵaro de la lignodomoj komencis aperi nur en la 2-a duono de la 19-a jarcento en konekso kun komencantaj foriroj de lokaj loĝantoj je laboro. Tiel ili akiris kontakton kun urba kulturo. Tiam jam apartenis inter ekipaĵoj de la lignodomoj ankaŭ pentrita kestego, kiu okupis en la ĉambro honoran lokon servante ĉefe por metado de vestoj.

Grandan influon por la evoluo de la vilaĝo havis ankaŭ ekde la 18-a jarcento komerco kun salo. Tiam oni alveturigis la salon el pola Wieliczka. Bukovec do situis sur sala pado kondukanta el Jablunkov tra Písek, Bukovec, Istebna, Koňákov, Kamešnice kaj Živec ĝis Bílsko, Zátor, Oświęcim, Krakovo kaj Wieliczka.

Bukovecanoj plu vivtenis sin per agrikulturo, transporto de ligno kaj forĝista metio. En la vilaĝo estis ankaŭ du muelejoj. Pli poste ili estis okupitaj en minejoj, ferfabrikoj ks. Dum intermilita periodo kaj ankaŭ post la dua mondmilito, simile kiel en aliaj ĉelimaj regionoj, ĉi tie floris kun sukceso kontrabandado.

Kontrabando[redakti | redakti fonton]

El Pollando estis kontrabandita precipe alkoholo, ĉevaloj, brutaro, littolaĵo, pli poste radioakceptiloj ks. El Silezio oni kontrabandis ĉefe vitran biĵuterion, pluŝon kaj pluaj. Multaj domoj sur ambaŭ flankoj de limo estis konstruita por mono akirita pro kontrabandado.

Lernejoj[redakti | redakti fonton]

La unua instruisto en Bukovec estis forĝisto, kiu instruis infanojn en sia forĝistejo. La unua lernejo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 1792. La infanoj lernis skribi per forĝitaj najloj sur ŝtonoj. En la paso de la tempo la instruado pli unuiĝis. Ili kreis unu klasĉambron, kiun vizitis proksimume 70 infanoj. En 1855 princo Albrech el Těšín lasis konstrui novan lernejon, kiu servis al pola lernejo. Nur en 1991 - 1992 la pola minoritato konstruis novan lernejon, kiu estis oficiale malfermita la 30-an de aŭgusto de 1992.

En 1924 en Bukoves estis malfermita ankaŭ ĉeĥa lernejo. De komence ĝi estis ligna kaj vizitis ĝin preskaŭ 16 infanoj. En 1937 estiĝis nova konstruaĵo de la lernejo, ĉifoje jam el brikoj.

Post la jaro 1945[redakti | redakti fonton]

La aspekto de Bukovec komencis ŝanĝiĝi post la jaro 1945, kiam tiam kreis la vilaĝon proksimume 200 lignaj konstruaĵoj, kiuj restis iom post iom anstataŭigataj per novaj betonaj konstruaĵoj kun konvencioj de moderna civilizo. En 1948 estis en Bukovec alkondukita elektro.

Bukovec kiel memstara vilaĝo apartenis ĝis la jaro 1949 en tiaman distrikton Český Těšín kaj nur en la jaro 1960 ĝi estis alivicigita en tiam novan distrikton Frýdek-Místek. En 1975 ĝi fariĝis parto de Jablunkov. Ĝi denove memstariĝis en 1990.

Eĉ kiam Bukovec hodiaŭ estas moderna vilaĝo kun ĉiuj konvencioj de la hodiaŭa tempo, iam ŝajnas, ke ĉi tie haltis la tempo. Oni senĉese vere kaj malfacile laboras sur siaj kampoj retenante la malnovajn kulturajn kaj ekleziajn kutimojn. Ankoraŭ hodiaŭ ni povas ĉi tie trovi multe da devenaj lignodomoj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Sub monto Gírova troviĝas la t.n. Muelejoj de diablo - grupo da rokoj kun hodiaŭ jam surŝutita kaverno, servinta kiel kaŝejo de rabistoj (ebleco de montogrimpado).

En la vilaĝo eblas loĝi en Turisma kabano Gírová kaj Turisma kabano Baník.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]