El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bukovinka
|
Ne miskomprenu kun Bukovina!
Bukovinka (ukraine, rutene kaj ruse Буковинка, slovake Bukovinka, hungare Nyírhalom [Beregbükkös]) estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto Mukaĉeve, en municipo de Verĥnij Koropec.
La historia hungara loknomo estis "Bukovinka", kiu pro la hungariga politiko ŝanĝiĝis al Beregbükkös. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de la disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Bukovinka. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.