Bulgara Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bulgara Esperantista Asocio)
Bulgara Esperantista Asocio
Български есперантски съюз
Emblemo de Bulgara Esperanto-Asocio
Lando  Bulgario
Tipo landa Esperanto-asocio
Fondiĝo 1907
Fondiĝloko Veliko Tarnovo
vdr

La Bulgara Esperantista Asocio (BEA, bulgare Български есперантски съюз) fondiĝis en 1907 en la urbo Veliko Tarnovo sub la nomo “Bulgara Esperanto-Ligo”. Ĝi estas kultur-kleriga organizaĵo de la esperantistoj en Bulgario.

Ĝia organo estas la revuo Bulgara Esperantisto, kiu aperas ekde 1919.

Estraro[redakti | redakti fonton]

- elektita la 14-an de majo 2022 en Trjavna[1] -

  • prezidanto: inĝ. Boris Gaĝanov (ekde almenaŭ 2016)
  • vicprezidanto: Maja Hristova Gorova (ekde almenaŭ 2016)
  • membroj: Veselka Kamburova, Pavlin Boevski kaj Rumen Stojanov

- elektita de la 71-a kongreso de BEA, majo 2019, Sofio - [2]

tute same
  • prezidanto: Boris Gaĝanov
  • vicprezidanto: Maja Hristova Gorova
  • membroj: Veselka Kamburova, Pavlin Boevski, Rumen Stojanov
  • Kontrola-Revizia Komisiono: prezidanto Penka Dilova kaj membroj Margarita Tonkova, Iskra Mladenova
  • A-Komitatano de BEA en UEA: Mariana Evlogieva

- (elektita de la 68-a kongreso de BEA, aprilo 2016, Sofio) [3]-

  • prezidanto: Boris Gaĝanov
  • vicprezidanto: Maja Hristova Gorova
  • membroj: Veselka Kamburova, Sneĵinka Angelova, Mariana Evlogieva
  • Kontrola-Revizia Komisiono: prezidanto Penka Dilova kaj membroj Margarita Tonkova, Iskra Mladenova

- elektita de la 65-a kongreso de BEA, septembre 2013 en Sliven[4] -

  • prezidanto: Boris Gaĝanov; vicprezidanto: Maja Gorova
  • sekretario: Georgi Mihalkov
  • membroj: Veselka Kamburova, Sneĵinka Angelova
  • Kontrola-Revizia Komisiono: prezidanto Antoaneta Nikolaeva kaj membroj Gena Antonova, Todorka Stojanova

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]