Bulgara nacia televido
Bulgara nacia televido | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
televidstacio | ||
Dum | 26-a de decembro 1959 - nuntempe | |
Membro de | Eŭropa Radio kaj Televido Unio vd | |
Sidejo | Sofio, Bulgario | |
Lando | Bulgario | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Agokampo | televido | |
La bulgara nacia televido (bulgare Българска национална телевизия, transskribo: Balgarska nacionalna televizija, mallonge BNT ) estas la publika, ŝtata televida korporacio de Bulgario. Ĝia centra oficejo situas en la bulgara ĉefurbo Sofio. Por radiofonio, ekzistas la bulgara nacia radio (BNR).

Ekde la 1-a de januaro 1993, BNT estas membro de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido, tiel ke ĝi, nome de Bulgario, povas sendi kontribuantojn al la Eŭrovido-Kantokonkurso, la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso kaj la Eŭrovido-Dancokonkurso. Bulgaraj partoprenantoj en la Eŭrovido-Kantokonkurso estis unuafoje en 2005, en la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso unuafoje en 2007. En 2015 la Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso okazis en Sofio.
La korporacio produktas programdojn por du televidaj kanaloj, kun regionaj studioj en:
- Blagoevgrad,
- Varna,
- Plovdiv kaj
- Ruse.