Bulvardo Dizengoff

Bulvardo Dizengoff (hebree: רְחוֹב דִּיזֶנְגּוֹף, arabe: شارع ديزنغوف) estas ĉefa strato en Tel-Avivo, Israelo, nomita laŭ la unua urbestro tel-aviva, Meir Dizengoff. Ekas ĝi sude ĉe la angulo je Ibn-Gabirol-Strato mal-ekonte ĉe la norde situanta haveno. Intertempe ĝi tranpasas Zina-Dizengoff-Placon unuigante - per longigo de Reĝo-Georgo-Strato - la kvartalojn Blanka Urbo kaj Neveh Tsedek.
Historio
[redakti | redakti fonton]
Kreiĝis ĝi inter 1927 kaj 1929 laŭ plano de Patrick Geddes kiel ĉefa nordurba ŝoseo.[1] Baldaŭ ĝi iĝis vigla komercostrato kaj simbolo de kreemo kaj optimismo. Kelkaj eĉ nomis ĝin israela avenuo de la Elizeaj Kampoj. Ĝi eĉ kreis en la modernhebrea verbon l-hizdangef por esprimi gapan enurban promenadon.[2]
Dum la 1970-aj jaroj oni konstruis aĉethalegon Dizengoff Center dume la strato mem komencis kaduki. Ankaŭ barbara modernigo de Dizengoff-Placo (kie iam estis estinta trafikcirklo kun pitoreska parko) je pluretaĝa rapidŝosea kruciĝaro helpis malgrandiĝantan popularecon. Tio senteblis tree ĉe la suda stratoparto, dume norde ja ĉiam konserviĝis intersaj modbutikoj kaj ŝatataj kafejoj/restoracioj. De kelkaj jaroj oni restaŭris domojn de ĉe Blanka Urbo kaj en aŭtuno 2019 oni finfine refaris grandparte la originan staton de Dizengoff-Placo.

Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Maoz Azaryahu: Tel Aviv. Mythography of a City. Syracuse University Press, Syracuse NY 2006, ISBN 0-8156-3129-4
- Barbara E. Mann: A Place in History. Modernism, Tel Aviv, and the Creation of Jewish Urban Space. Stanford University Press, Stanford CA 2006, ISBN 0-8047-5018-1
- Nahoum Cohen: Bauhaus Tel Aviv – An Architectural Guide. Batsford, London 2003, ISBN 0-7134-8792-5.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- bauhaus-aĵoj en Tel-Avivo
- Sivan Wüstemann: "Der Kikar Dizengoff soll umgestaltet werden – die Anwohner dürfen mitreden" - ĉe: Jüdische Allgemeine, 8.2.2011
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nahoum Cohen: Bauhaus Tel Aviv – An Architectural Guide, Batsford, London 2003, ISBN 0-7134-8792-5, p. 10 ss.
- ↑ Rebecca Benhamou: Dictionnaire insolite de Tel Aviv, eldonis Patrick Arfi kaj Vanessa Pignarre, eldonejo Cosmopole, Parixo 2015, ISBN 978-2-84630-093-3, p. 50-51