Bulvera petrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bulvera petrelo
Bulvera petrelo
Bulvera petrelo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Procelariedoj Procellariidae
Genro: Bulweria
Bulweria bulwerii
(Jardine & Selby, 1828)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bulvera petreloPintvosta petrelo (Bulweria bulwerii) estas malgranda petrelo de la familio Procelariedoj, kaj estas unu el la du specioj de la genro Bulweria (Bonaparte, 1843). Tiu birdo estas nomata laŭ la skota naturalisto James Bulwer.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu Bulvera petrelo ripozas ĉe la mara bordo.

Tiu tre longflugila petrelo estas 25–29 cm longa kun enverguro de 78–90 cm, tio estas tiom granda pli malpli kiel malgranda pufino, sed iom pli granda ol hidrobatedoj. Ĝi havas ĉefe malhelbrunan plumaron (kvankam deproksime povas videbli pli hela stribendo ĉe subflugiloj) kaj longan pintecan voston: fakte ĝi estas kojnforma sed de malproksime aspektas pinteca. Ankaŭ la flugiloj estas longaj kaj pintecaj. Ĝi havas flosantan ondecan flugmanieron dum ĝi plukas manĝerojn el la planktono el la oceana surfaco.

Tiu birdospecio ne prezentas kazon de seksa dimorfismo.

Reproduktado kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Bulvera petrelo Bulweria bulwerii

Tiu marbirdo reproduktiĝas en la norda Atlantiko en kolonioj aŭ insuloj en Kaboverdo, Azoroj, Desertas-insuloj, Sovaĝaj Insuloj, Kanarioj kaj Madejro (nome Makaronezio). La Bulvera petrelo reproduktiĝas ankaŭ sur insuloj tra la norda Pacifiko el orienta Ĉinio al Havajo kaj en la Hinda Oceano (Maŭricio). Post reproduktado, tiuj birdoj disiĝas por pasi la reston de la jaro mare, ĉefe en tropikaj akvoj ekzemple ĉe Maŭritanio al la Golfo de Gvineo.

Tiu specio estis registrita en Eŭropo kiel rara vaganto en Irlando, Granda Britio, Portugalio, Hispanio, Francio kaj Nederlando. Ĝi aperis ankaŭ kiel vaganto en Nordameriko, kun raraj vidaĵoj tre for ĉe la marbordoj kaj de Kalifornio kaj de Nordkarolino.

Tiu birdospecio povas vivi ĝis 22 jarojn en naturlibero[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Clapp R.B., Klimkiewicz M.K., kaj Kennard J.H. 1982 Longevity records of North American birds: Gaviidae through Alcidae Journal of Field Ornithology n°53: 81-124, 125-208

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]