Bund (Ŝanhajo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
A wide curving walkway along a body of water to the right, crowded with many people and some large orange umbrellas underneath a sky colored by sunset. To the left of the walkway are light brownish-grey stone buildings in various late-19th and early-20th-century architectural styles, with taller buildings in the distance.
Bund je somera vespero (2013).

La BundVajtan (simpligita ĉina: 外滩; tradicia ĉina: 外灘; pinjine: Wàitān; IPA: [wâi.tʰán]; signifo: "ekstera riverbordo") estas riverflanka areo kaj protektita historia distrikto en centra Ŝanhajo. La centro estas la eksa Ŝanhaja Internacia Setlejo, kiu daŭras laŭ la okcidenta flanko de la rivero Hŭangpu (Huangpu) en la orienta parto de la distriko Huangpu. La areo laŭ la rivero alfrontas la modernajn konstruaĵegojn de Luĝjadzŭej (Lujiazui) en la distriko Pudong. La Bund kutime indikas la konstruaĵojn kaj havenojn laŭ ĉi tiu sekcio de la vojo, kaj kelkajn apudajn areojn. De la 1860aj jaroj ĝis la 1930aj jaroj, ĝi estis la riĉa kaj potenca centro de la fremda establo en Ŝanhajo, funkciante kiel laŭleĝe protektita traktata haveno.

Nomo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo Honkonga kaj Ŝanhaja Banko, konstruita en 1923, kaj La Dogana Domo, konstruita en 1927

La vorto bund - de la persa vorto band, per la hindustana - signifas "riverdigon" aŭ "akvobaraĵon". Barataj urboj kiel Bandar Abas kaj Banda Aceh havas la saman vortdevenon. La diversaj "bund"-oj en orienta Azio eble tiel ricevis siajn nomojn, sekvante la "bund"ojn en Bagdado laŭ la Tigriso, donitajn de la elmigrantaj bagdadaj judoj, kiel la eminenta baghdada familio Sasun kiu setlis sian firmaon en Ŝanhajo kaj aliaj havenaj urboj en orienta Azio en la 1800aj jaroj, kaj multe konstruis iliajn havenojn. En ĉi tiuj ĉinaj havenaj urboj, la signifo de la vorto fariĝis precipe la kajo laŭ la riverbordo. Tamen, "La Bund", sen indiko de loko, kutime indikas ĉi tiun parton de la digita riverbordo en Ŝanhajo.

La signifo de la ĉina nomo de la Bund havas neniun rilaton: ĝi signifas "eksteran riverbordon", indikante la riveron Hŭangpu, ĉar ĉi tiu parto de la riverbordo situis pli proksime al la maro ol la "interna riverbordo" apuda al la malnova ĉirkaŭmurigita urbo de Ŝanhajo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Bildaro[redakti | redakti fonton]