Bunia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bunia
city of the Democratic Republic of the Congo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 327 837  (2010) [+]
Loĝdenso 5 692 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 1° 34′ N, 30° 15′ O (mapo)1.566666666666730.25Koordinatoj: 1° 34′ N, 30° 15′ O (mapo) [+]
Alto 1 277 m [+]
Areo 57,6 km² (5 760 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Bunia (Demokratia Respubliko Kongo)
Bunia (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC
Bunia
Bunia
Situo de Bunia

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bunia [+]
vdr

Bunia estas grandurbo, administra centro kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Ĝi estas ĉefurbo de la Ituri Provinco.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bunia situas sur altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando. Albertlago troviĝas 30, Ugando 40, Ekvatoro 170, Butembo 191, Goma 379, Lubumbashi 1504, Kinŝaso 1785, Boma 2081 km.

Diagramo pri liverado de la lando, kie Bunia estas trovebla nordoriente

Historio[redakti | redakti fonton]

Bunia fondiĝis en 1946. En la dua interna milito la urbo estis centro de konfliktoj, sekve alvenis pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj. Proksime estas orominejoj, precipe tie okazis grandaj bataloj.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Bunia havas flughavenon. La "ĉefvojoj" estas nepavimitaj kaj kuras al Goma kaj Suda Sudano, krome estas malpli grava vojo al la lago. Estas alia tera vojo al la lago, kiu faras kontakton kun Ugando nur en la seka sezono. Apud la lago estas haveno Kisenye, kie estas ŝipa trafiko al Ugando.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Rifuĝintoj ĉe Bunia

En Bunia la averaĝa temperaturo varias inter 21 kaj 26  °C. Jare pluvas ĉ. 1345 mm. La pluvo kulminas en oktobro kaj malkulminas en januaro.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • pluvarbaro Ituri estas proksime

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazo de UNO en Bunia
Aerfoto pri Bunia