Buniel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buniel
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09230
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 626  (2023) [+]
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 3° 49′ U (mapo)42.309444444444-3.8236111111111Koordinatoj: 42° 19′ N, 3° 49′ U (mapo) [+]
Alto 837 m [+]
Areo 13,28 km² (1 328 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Buniel (Provinco Burgoso)
Buniel (Provinco Burgoso)
DEC
Buniel
Buniel
Situo de Buniel
Buniel (Hispanio)
Buniel (Hispanio)
DEC
Buniel
Buniel
Situo de Buniel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Buniel [+]
vdr

Buniel [buNJEL] estas loĝloko kaj municipo en la centrokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,28 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 605 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 14 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas ĉe la bordo de la rivero Arlanzón. Ĝi limas kun Comunidad de Tardajos y Las Quintanillas, Rabé de las Calzadas (eksklavo), Tardajos, San Mamés de Burgos, Frandovínez, Villalbilla de Burgos, Cavia kaj Albillos.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de malfruromia epoko.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Plej frua mencio de la nomo "Buniel" tiel, estas de la 14a de novembro 1058, en dokumento de la arkivo de la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo, kiam la loĝloko jam havis unu jaron kaj duono de vivo. Estas frua mencio de 1191 en Castronuño, pri vendo de bieno "qui est in villa que dicitur Bonel". Ties etendo rezultis en la kreo de apuda loĝloko nome "Buniel el menor" (la malgranda). Foje ĝi aperis menciita kiel "Villareal de Buniel" kaj iĝis markizlando.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Maria.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]