Bunta lagenorinĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bunta lagenorinĥo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Cetacea
Familio: Delfenedoj Delphinidae
Genro: Lagenorhynchus
Specio: Lagenorhynchus cruciger
Quoy kaj Gaimard, 1824
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Bunta lagenorinĥo (Lagenorhynchus cruciger) estas malgranda delfeno de la familio Delfenedoj kiu loĝas en akvoj de Antarkto kaj de Ĉeantarkto.

Tiu delfeno estis vidita rare. Ĝi estis identigita kiel nova specio fare de Jean René Constant Quoy kaj Joseph Paul Gaimard en 1824 el desegno farita en la Suda Pacifiko en 1820. Ĝi estas la nura cetaco kiu estis amplekse akceptita kiel specio nur el rakontoj de atestantoj. Ĉirkaŭ 1960, spite jardekojn de balenĉasado en la Suda Oceano, nur tri specimenoj estis rekuperataj. Je 2010 nur 6 kompletaj kaj 14 partaj specimenoj estis ekzamenitaj. Plua informaro estis akirita el 4 surstrandiĝoj kaj de boatoj kiuj serĉis la delfenojn en areoj rare vizitataj de ŝipoj.

Kvankam ĝi estis tradicie metita en la genro Lagenorhynchus, ĵusaj molekulaj analizoj indikis, ke tiu specio estas fakte pli proksima al la delfenoj de la genro Cephalorhynchus. Ĝi estas nomata anlalingve kiel Sablohorloĝa delfeno pro la blanka bildo en la flankoj.

Priskriboj[redakti | redakti fonton]

Buntaj lagenorinĥoj saltenaĝe en Drake-pasejo.
Rara esplorado de Bunta lagenorinĥo.

La Bunta lagenorinĥo estas blankanigra kaj foje montras variaĵojn de malhelgriza. Pro tio, ĝi estis familiare konata de balenĉasistoj kiel "marbovino" (kvankam ĝi tute ne apartenas al la taksonomia ordo Sirenia.) Ĉiu flanko havas blankam makulon antaŭe, sub la beko, okulo kaj naĝilo, kaj duan makulon malantaŭe. Tiuj du makuloj estas konektitaj pere de fajna blanka bendo, kreante, izole parolante, formon de sablohorloĝo; kaj de tie la alternativa komuna nomo de tiu delfeno. La scienca nomo cruciger estas Latina por "kruciĝejo". Tio referencas al la areo de nigra koloro, kiu, vidata el malsupre, iom simila al Malta krucopattée. Ne estis certigitaj vidaĵoj de idoj kaj tiele ties koloro restas nekonata.

En sia kutima teritorio tiu delfeno estas facile identigebla. Nur la Perona delfeno estas de komparebla grando kaj vivas tre for sude. La lisodelfoj ne havas dorsan naĝilon, kaj tiele ambaŭ specioj estas tre facile distingeblaj. La naĝilo konsiderinde varias depende de la individuoj. Ĝi estas ĝenerale alta kaj kurba, kaj la kurbo estas partikulare prononcita en pli aĝaj animaloj.

Plenkreskuloj estas ĉirkaŭ 1.8 metrojn longa kaj pezas 90–120 kilogramojn. Maskloj estas supozeble iom pli malgrandaj kaj pli helaj ol inoj, kvankam la malgranda nombro de specimenoj ne permesas firman konkludon.

Kiel ĉiuj specioj de delfenoj, ili uzas eĥolokigon por trovi manĝon kaj komuniki kun aliaj membroj de sia aro.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tougaard, J.; Kyhn, L.A. (2009). "Echolocation sounds of hourglass dolphins (Lagenorhynchus cruciger) are similar to the narrow band high‐frequency echolocation sounds of the dolphin genus Cephalorhynchus". Marine Mammal Science. 26 (1): 239–245. doi:10.1111/j.1748-7692.2009.00307.x.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]