Bunta rozelo
P. e. diemenensis (masklo)
P. e. diemenensis (ino) | ||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
| Platycercus eximius (Shaw, 1792) | ||||||||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||||
Bunta rozelo (Platycercus eximius, laŭ kiu ankaŭ elstara rozelo) estas specio de papagoj en genro Platycercus (rozeloj), kiu estas indiĝena kaj endemio de sudorienta Aŭstralio. Ĝi estis por unua fojo enkondukita en Nov-Zelando en kaĝoj, kaj poste ili kaj intence kaj hazarde liberiĝis en la naturon[2] kaj establiĝis ĉefe en la Norda Insulo[3] (rimarkinde en la norda duono de la insulo, Taranaki, Waikato kaj en la valo Hutt) kaj en la montetoj ĉirkaŭ Dunedin en la Suda Insulo[4][5] ekde la komenco de la 20-a jarcento.[6]
Taksonomio
[redakti | redakti fonton]P. eximius (Bunta rozelo) estas ene de la genro Platycercus kaj subgenro Violania kun tri aliaj specimembroj: nome P. venustus (Norda rozelo), P. adscitus (Palkapa rozelo) kaj P. icterotis (Flavorela rozelo).[7] Frua analizo de la filogenetiko de rozelaj specioj deklaris, ke la taksonoj de orienta (bunta) rozelo kaj palkapa rozelo estas plej proksime parencaj unu al la alia kompare kun la aliaj du rozelaj specioj.[7][8] Poste, hibridoj de la du taksonoj estis registritaj en nordorienta Novsudkimrio kaj sudorienta Kvinslando, ĉar ambaŭ specioj estis registritaj kutime en la samaj ekologiaj areaj teritorioj, kaj diferencas de la aliaj du specioj.[8] Tamen, mitokondria studo publikigita en 2017 trovis, ke la bunta rozelo estis la pli frua branĉo de la genlinio, kiu dividiĝis en la palkapa kaj norda rozeloj, kaj tiuj ne-frataj taksonoj tial povas hibridiĝi.[7]
La tri subspecioj de bunta rozelo estas jenaj:
- P. e. eximius, trovebla ĉefe en Viktorio kaj suda Novsudkimrio, Aŭstralio. La nigraj plumoj sur la dorso havas verdajn randojn, kaj ĝia pugo estas palverda.
- P. e. elecica, trovebla en nordorienta Novsudkimrio kaj sudorienta Kvinslando. Ĉe maskloj, la nigraj plumoj sur la dorso havas orflavajn randojn, sed verdetflavajn ĉe la ino. Ĉe ambaŭ seksoj la pugo estas bluetverda. Ĉi tiu subspecio nomiĝas ankaŭ la ormantela rozelo (golden-mantled rosella), ofte mallongigita kiel GMR.
- P. e. diemenensis, ĉefe en orienta Tasmanio. Blankaj vangareoj estas pli grandaj kaj la ruĝo sur la kapo estas pli malhela.[9]
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La longo de la bunta rozelo estas 30 cm. Ĝiaj vangoj estas blankaj, kaj ĝi havas ruĝkoloran kapon. La beko estas blanka, kaj la irisoj estas brunaj. Ĝia supra brusto estas ruĝa, kaj ĝia malsupra brusto estas flava kaj paliĝas al palverda super la abdomeno. La nigraj plumoj sur la dorso kaj ŝultroj havas flavecajn kaj verdecajn randojn, kio donas la skvamecan aspekton, kiu diferencas inter la seksoj kaj subspecioj. Krome, la flugiloj kaj flankaj vostoplumoj estas bluetaj, dum la vosto estas malhelverda. Dume, iliaj kruroj estas grizaj. Ĉe la inoj, estas same ĉe maskloj, kiuj estas pli obtuzaj kaj havas subflugilan strion, sed ne ĉeestas ĉe la plenkreska masklo. La koloro de iliaj idoj estas pli obtuza ol ĉe la inoj kaj havas subflugilan strion.[9]
Habitato
[redakti | redakti fonton]Ĝenerale, bunntaj rozeloj preferas vivi en pli malaltaj terenoj.[10] En Nov-Zelando, ili okupas laŭlonge de la randoj aŭ restaĵoj en malfermaj arbaroj kaj arbaraj areoj, ĉirkaŭante la ŝirmejajn zonojn, gumboterojn, kaj ankaŭ en fruktoĝardenoj. Krome, buntaj rozeloj estas ofte observataj en kultivitaj ekzotaj kultivaĵoj kaj urbaj areoj.[11] En pli urbaj areoj, tiuj birdoj preferas loĝi en bone prizorgataj gazonoj kiel ekzemple ĉe ĝardenoj kaj golfejoj.[10] Tra Aŭstralio kaj Nov-Zelando, orientaj rozeloj preferas malfermajn areojn kaj agrikulturajn terojn.[11][2]
Dieto kaj manĝokutimaro
[redakti | redakti fonton]Estante arbarema birdo, la bunta rozelo plejparte manĝas herbosemojn, burĝonojn, florojn, nektarojn, fruktojn, same kiel insektojn kaj iliajn larvojn.[2] Ilia dieto konsistis el vasta gamo de manĝaĵoj, kaj oni priskribis, ke bunta rozelo manĝas 50 malsamajn plantospeciojn kaj ankaŭ 15 speciojn de bestoj, inkluzive de vasta gamo de surgrundaj manĝaĵoj.[12] Ĉar buntaj rozeloj manĝas diversajn manĝospecojn, ili kapablas havi multajn manĝoserĉajn poziciojn aŭ pli verŝajne esti ambaŭmanaj.[13] Tiuj diversaj dietoj inkluzivas kaj indiĝenajn kaj neindiĝenajn plantospeciojn en Nov-Zelando kiel ekzemple eŭkaliptojn (Eucalyptus spp.), ngaio-n (Myoporum laetum), salikon (Salix spp.), poplon (Populus spp.), kaj karakon (Corynocarpus laevigatus).
Tamen, tia manĝado eksponas la buntan rozelon al damaĝaj kombinaĵoj kiel toksinoj, kiuj estas produktitaj en la plantoj kiel iliaj defendmekanismoj.[2][14] Malgraŭ la kapablo eviti manĝaĵon, kiu enhavas altan nivelon de toksinoj, ankaŭ ekzistas mezurebla koncentriĝo de toksinoj en la dieto de bunta rozelo.[15] Ĉi tio ŝajnas esti kompromiso inter kontentigo de iliaj nutraj bezonoj per la plantoj kaj trafi tiujn damaĝajn kombinaĵojn.[14] La konsumo de ne-nutraj substancoj kiel lignokarbo, aŭ speco de geofagio, fare de bunta rozelo ofte rilatas al la senmovigado de la toksaj kombinaĵoj kiel fenolo, samtempe ebligante la procezon de sorbado kaj digestado de proteino.[16][17]
Reproduktado
[redakti | redakti fonton]En Aŭstralio,buntaj rozeloj kutime reproduktiĝas de aŭgusto ĝis januaro-februaro.[18] Ĉar buntaj rozeloj estas konataj kiel kavaĵnestulo, ili ofte konstruas siajn nestojn ĉefe en la kavaĵoj de arbotrunkoj, branĉoj, falintaj ŝtipoj aŭ arbostumpoj, pordegfostoj kaj nestokestoj. Foje, ili ankaŭ nestas en aliaj lokoj kiel murkavaĵoj en konstruaĵoj kaj ankaŭ kuniklaj nestkavernoj. Inoj de buntaj rozeloj demetas averaĝe 5 ĝis 6 ovojn, je intervaloj de 1 ĝis 3 tagoj.[19] La ovoj estas kutime demetitaj meze de novembro kaj meze de decembro kaj baldaŭ post la demeto, ili estas kovitaj dum ĉirkaŭ 18 ĝis 22 tagoj, ĝis ili atingas la elnestiĝantan periodon, kiu okazas post ĉirkaŭ 30 ĝis 33 tagoj.[19][20] La elnestiĝanta periodo kutime komenciĝas komence de decembro kaj finiĝas komence de februaro.[20] Kutime, oni diras, ke inaj buntaj rozeloj demetas du idarojn, kun ĝis dek du idoj en ĉiu sezono.[21]
Bildaro
[redakti | redakti fonton]- La bunta rozelo povas esti facile rekonebla pro sia karakteriza dorsoplumaro.
- Junulo de bunta rozelo
- Ovo de bunta rozelo - MHNT
- Idoj de bunta rozelo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ BirdLife International (2016). “Platycercus eximius”, IUCN Red List of Threatened Species 2016, p. e.T22685126A93059555. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22685126A93059555.en. Alirita 12a de Novembro 2021..
- 1 2 3 4 Wright, D., kaj Clout, M. (2001). The eastern rosella (Platycercus eximius) in New Zealand. DOC science internal series 18. Department of Conservation, Wellington.
- ↑ Falla, R.A.. (1966) A Field guide to the birds of New Zealand. Collins. ISBN 0-00-212022-4.
- ↑ “Introduced land birds”, '. [rompita ligilo]
- ↑ (2002) “Observations of the eastern rosella (Platycercus eximius) in the Wellington region”, Notornis 49, p. 91–94.
- ↑ Oliver, W.R.B.. (1955) New Zealand birds, 2‑a eldono.
- 1 2 3 Shipham, A., Schmidt, D. J., Joseph, L., kaj Hughes, J. M. (2017). A genomic approach reinforces a hypothesis of mitochondrial capture in eastern Australian rosellas. The Auk: Ornithological Advances, 134(1), 181-192.
- 1 2 (1984) “Rosellas, Platycercus spp., and their hybrids in the eastern Queensland – New South Wales border region”, Australian Zoologist 21, p. 175–83.
- 1 2 Forshaw, J.M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- 1 2 Penck, M., Torcello, J., kaj Sanderson, K. (1995). Observations of Coexistence Between Adelaide and Eastern Rosellas (Platycercus spp) in Adelaide. South Australian Ornithologist, 32.
- 1 2 Higgins, P. J. (1999). Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Parrots to Dollarbird, 4 (Oxford University Press: Melbourne.)
- ↑ Barker, R. D., kaj Vestjens, W. J. M. (1989). The food of Australian birds. Vol. 2. Lyneham, Australia: CSIRO.
- ↑ Cannon, C. E. (1983). Descriptions of foraging behaviour of eastern and pale-headed rosellas. Bird Behavior, 4(2), 63-70.
- 1 2 Galbraith, J. A. (2018). Deliberate charcoal consumption by an introduced parrot, eastern rosella (Platycercus eximius), in New Zealand. Notornis, 65, 174-177.
- ↑ Gilardi, J.D., kaj Toft, C.A. 2012. Parrots eat nutritious foods despite toxins. PLoS ONE 7: e38293
- ↑ Kreulen, D.A. (1985). "Lick use by large herbivores: a review of benefits and banes of soil consumption". Mammal Review, 15, 107–123.
- ↑ Struhsaker, T.T., Cooney, D.O., kaj Siex, K.S. (1997). "Charcoal consumption by Zanzibar red colobus monkeys: its function and its ecological and demographic consequences." International Journal of Primatology, 18: 61–72.
- ↑ Wright, D.. (2001) The eastern rosella (Platycercus eximius) in New Zealand. Department of Conservation, p. (5–27).
- 1 2 Higgins, P.J.. (1999) Platycercus eximius eastern rosella in: Handbook of Australian,New Zealand and Antarctic Birds., 4‑a eldono, Melbourne: Oxford University Press, p. 341–356.
- 1 2 Wyndham, E.. (1982) Ageing and sexing Eastern Rosellas. Corella, p. 89–91.
- ↑ Brereton, J. L. G.. (1963) The life cycles of three Australian Parrots: some comparative and population aspects. Living Bird, p. 21–29.
- Forshaw, Joseph M.. (2006) Parrots of the World; an Identification Guide, Bildoj de Frank Knight, Princeton, New Jersey: Princeton University Press. ISBN 0-691-09251-6.
- Lendon, Alan H.. (1973) Australian Parrots in Field and Aviary, 2‑a eldono, Sydney: Angus kaj Robertson. ISBN 0-207-12424-8.
- Higgins, P. J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne: Oxford University Press. ISBN 0-19-553071-3.
- Simpson, K.. (2004) Field Guide to the Birds of Australia, 7‑a eldono, Viking. ISBN 0-670-04180-7.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Platycercus (Violania) eximius (Shaw, 1792) Eastern Rosella. Atlas of Living Australia.
- Original description and illustration in Shaw and Frederick Polydore Nodder's Naturalist's Miscellany.
| ||||||||||||||||||


