Burĝ Ĥalifa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
la turo Burĝ Ĥalifa en 2015

Burĝ Ĥalifa (arabe برج خليفة "Turo de la Kalifo", honore al Ĥalifa bin Zajid bin Sultan al Nahajjan, prezidanto de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj; oficiala angla nomo: Burj Khalifa), ĝis la inaŭguro Burĝ Dubaj (arabe برج دبي, "Turo de Dubajo"), estas nuboskrapulo, kiu estis konstruita en Dubajo (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj) fare de la projekta asocio Emaar Properties. Arkitekto estis Adrian Smith, origine parto de la usona arkitekta firmao Skidmore, Owings & Merrill, fine de la projekto memstare laboranta. Ekde aprilo 2008 la turo estas la tutmonde plej alta konstruaĵo, havas la plej multajn etaĝojn (la nombro de la etaĝoj estas 189) kaj ankaŭ la plej alte situantan praktike uzatan etaĝon. La konstrulaboroj komenciĝis en 2004, en januaro 2009 atingiĝis la fina alteco de 828 metroj. La konstruaĵo estis inaŭgurita la 4-an de januaro 2010, sub la nova nomo. Je klara vetero eblas vidi la turan pinton el distanco de pli ol 100 kilometroj.

jen la konstrua stato de septembro 2007

Oni decidis la 10-an de decembro 2004 pri realigontoj de la projekto. La internacia konsorcio gvide de la sudkorea entrepreno Samsung kaj de Ĉikaga arkitekta entrepreno Skidmore, Owings & Merrill eklaboris komence de 2005. Ĝis la 28-a de januaro 2006, oni konstruis jam 25 etaĝojn. La domego staras sur bazo, por kiu oni uzis 330 000 m³ da ŝtalbetono.[1] Tiu bazo estas subgrundaj 192 pilieroj, kiuj penetras en profundon de 50 m. Parto de ili estas 39 000 tunoj da ŝtalaj traboj. Krome, por la fasadoj uziĝis 142 000 kvadrataj metroj da sunprotekta vitro. La pezo de aluminio uazata en la konstruaĵo egalas al tiu uzata en kvin aviadiloj de speco Airbus 380. Fine, sume 22 milionoj da laborhoroj estis necesaj por starigi la konstruaĵon.

Situo[redakti | redakti fonton]

La nubskrapulo per sia grandeco iĝis la centro de nova urbocentro de Dubajo, 700 hektarojn larĝa, kiu ricevis la anglan nomon Downtown Dubai. Tie ekestis kaj ankoraŭ ekestas vasta gamo da loĝejaroj, vendejaroj, oficejo kaj amuzejoj. La tuta nova urbocentro situas sude de la avenuo شارع الشيخ زايد (Šāriʿ aš-Šaiḫ Zāyid). Antaŭ la turo en la nova urbocentro de Dubajo ekestis la plej granda fontano de la mondo. En la "dubaja lago", instalaĵo pli ol 250 metrojn larĝa povas krei ĝis mil diversajn akvoimpresojn de alteco inter 21 kaj 150 metroj.

Utiligo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo havas la formon de inversigita Y. En la subaj 38 etaĝoj ekfunkciis hotelo de Armani. En la pli supraj etaĝoj situas 43 oficejoj kaj 900 loĝejoj. La 123-a etaĝo funkcias kiel akceptejo, la 124-a kiel panorama rigardejo. Per du liftoj de la grundo eblas atingi la 124-an etaĝon en 55 sekundoj. Aŭtoparkejo en la du etaĝoj sub la konstruaĵo (B1 kaj B2) povas akcepti 3000 aŭtojn.

Ekde aŭtuno 2014 aldone ekzistas du pliaj, ankoraŭ pli altaj rigardejoj: lifto transportas la vizitantojn en 90 sekundoj unue al la 125-a etaĝo, rigardejo sen ekstera balkono. Plia lifto suprenigas la vizitantojn de la 125-a al la 148-a etaĝo, al rigardejo kun ekstera balkono. Tiu supra rigardejo estas iom pli luksa, oni servas trinkaĵojn kaj manĝaĵetojn. Sume la 148-an etaĝon frekventas signife malpli da vizitantoj ol la 124-an etaĝon. Ambaŭ eksteraj balkonoj, kaj de la 124-a kaj de la 148-a etaĝo, estas faritaj tiel ke oni havas bonan rigardon al la Dubaja Fontano, kiu funkcias ĉiutage ekde la 18-a horo. La plej alta loĝata etaĝo estas la 163-a, en alto de 584,5 metroj.[2] Liftoj veturas ĝis la 189-a etaĝo en alto de 638 metroj.[3]

En januaro 2011 en la 122-a etaĝo malfermiĝis la restoracio At.Mosphere, kiu laŭ la nombro de etaĝoj estas la plej alta restoracio de la mondo.[4] En februaro 2011 en la turdomo ekfunkciis du or-aŭtomatoj, en kiuj, laŭ sama sistemo kiel monbileta aŭtomato, eblas aĉeti ingotojn de oro de pezo ĝis unu unco.[5]

Komparo inter altaj tur(dom)oj

Loĝistiko[redakti | redakti fonton]

Ĉiu dudeka el la etaĝoj servas je loĝistiko de la konstruaĵo. 54 liftoj interligas la etaĝojn, el kiuj la plej rapida - duetaĝa lifto de rapideco de ĝis 36 kilometroj po horo - bezonas ĉ. 55 sekundojn por grimpi la vojon de 500 metroj. Alternative eblas ankaŭ piediri: sume 2 909 ŝtupoj gvidas de la teretaĝo al la 160-a etaĝo. De tie pliaj proksimume 8 400 ŝtupoj gvidas al la pinto de la konstruaĵo.

Indikiĝas ke en la konstruaĵo konsumiĝas averaĝe 946 kubikmetroj da akvo kaj ĝis 50 metavatoj da elektro po diurno.

Malfavoraj laborkondiĉoj[redakti | redakti fonton]

La plej granda monda turdomo estis ĉefe konstruita fare de laboristoj enmigrintaj el Sudorienta Azio, kies laborkondiĉoj estis kritikitaj fare de la asocioj defendantaj la homajn rajtojn [6]. Gazetaraj artikoloj raportas ke ĉarpentistoj kvalifikitaj perlaboris 7,60 usonajn dolarojn aŭ 5,50 eŭrojn tage kaj ke laboristoj perlaboras 4 usonajn dolarojn aŭ 2,85 eŭrojn po tago.[7]. Sindikatoj estas malpermesata en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj.

La 21-an de marto 2006, laboristoj ribelis, protestante kontraŭ iliaj laborkondiĉoj kaj salajroj. Dum la tumultoj, ili damaĝis aŭtojn, oficejojn kaj konstruilojn. Oficialulo de la Ministerio de Internaj Aferoj de Dubajo deklaris ke la tumultuloj kaŭzis damaĝon de miliono da usonaj dolaroj respektive de preskaŭ 700 000 eŭroj.

La konstruaĵo en filmoj[redakti | redakti fonton]

Centra parto de la usona kineja filmo Mission: Impossible – Phantom Protokoll de 2011, en kiu ĉefrolis la aktoro Tom Cruise, estis filmita en kaj apud la turdomo. Koresponde ankaŭ la filma premiero okazis en Dubajo.

En la usona televida serio Life After People ("vivo post la homaro"), en kiu bildiĝas estonto de la Tero post fikcia malapero de la homaro, temas pri la turdomo kaj ties kolapso en la sen-homara estonto en sekvaĵo 5 de la dua seria parto, en Usono unuafoje televide montrata la 2-an de februaro 2010.

Same la turo aperis en la sekvaĵo The Queen's Gambit Job (2011, sezono 4, epizodo 10) - saison 4, épisode 10) de la usona televida serio Leverage.

Krome inter alie la franca muzikgrupo Tryo aperigis la turon en la muzikfilmeto Greenwashing, temigante la ĉasadon de "ĉiam pli" [altaj rekordoj].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • artikolo Burj Khalifa (Burj Dubai), United Arab Emirates en la retejo designbuild-network.com (angle)
  • Gerhard Blaasch: Die Höhe liegt noch im Nebel (germane: "la estonto ankoraŭ situas en nebulo"). En la magazino: Tiefbau. numero 2, 2007, paĝoj 66–77 rete (PDF, ĉ. 940 kilobajtoj)
  • Gerhard Blaasch: Eine Stadt über der Stadt (germane: "urbo super la urbo"). En la magazino: Deutsches IngenieurBlatt. numeroj 6–7, 2007, paĝoj 18–31.
  • Gerhard Blaasch: Dubai – Eldorado für Bauleute (germane: "Dubajo - Eldorado por konstruistoj"). En la magazino: Tiefbau. Nr. 4, 2008, paĝoj 190–198 rete (PDF, ĉ. 2,2 megabajtoj)
  • Gerhard Martin Burs: Mediale Präsentation in der Gegenwartsarchitektur: Das Beispiel der Vereinigten Arabischen Emirate. (germane: "amaskomunikila prezentado en la nuntempa arkitekturo: la ekzemplo de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj") Eldonejo 'Transcript, Bielefeld 2016, ISBN 978-3-8376-3343-6, paĝoj 227–273.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

la urbocentra silueto de Dubajo kun la turdomo en 2010