Saltu al enhavo

Burĝigo

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Konstruaĵoj en Mainzer Straße en Berlino.
Ĝentrumigado en Praga distrikto de Varsovio.
Soho, en la centro de West End, en Londono.

Burĝigo (aŭ ĝentrifikado kiel adapto de internacia tre uzata termino kaj reburĝigo kaj (kvartal)elitigo kiel eblaj tradukoj) signifas transformi malnovan kvartalon en pli allogan areon por pli riĉaj loĝantoj, per rimedoj kiel domreformado. Tamen, domposedantoj tiam pliigas la aĉetprezojn kaj lupagojn de la ĵus renovigitaj nemoveblaĵojn; la malriĉuloj ne povas pagi tiujn altajn lupagojn kaj multaj devas forlasi siajn kvartalojn por trovi aŭ eĉ ne trovi disponeblajn loĝareojn.[1] Tamen, malriĉuloj povas ankaŭ havi pli facilan aliron al enspezado kaj servoj, ĉar kelkaj studoj sugestas, ke malriĉaj lokanoj loĝantaj en burĝigitaj kvartaloj fakte translokiĝas plej verŝajne malpli ol malriĉaj loĝantoj de ne-burĝigitaj areoj.[2]

Ĉiuokaze, en kelkaj grandaj urboj, kvartal-elitigo okazigis sociajn problemojn, kiel en Barcelono, Valencio, Berlino, Meksikurbo, Varsovio ktp.; la urba transformo allogis pli riĉajn loĝantojn, dum ĝi kreis malfacilojn por ĝistiamaj lokanoj. La unua etapo por atingi tiun stadion konsistas en malfaciligo de la vivo de lokanoj, por ke tiuj vole-nevole forlasu la areon kaj translokiĝu.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
  1. Moss, Jeremiah. 24a de Julio 2018. Vanishing New York: How a Great City Lost Its Soul. HarperCollins Publishers.
  2. In praise of gentrification. The Economist Magazine (23a de Junio 2018). Alirita 24a de Aprilo 2021 .

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Atkinson, Doreen (2009). "Economic Decline and Gentrification in a Small Town: The Business Sector in Aberdeen, Eastern Cape". Development Southern Africa. 26 (2): 271–288. doi:10.1080/03768350902899595. S2CID 154802146.
  • Belanger, Helene (2012). "The meaning of the built environment during gentrification in Canada". Journal of Housing and the Built Environment. 27 (1): 31–47. doi:10.1007/s10901-011-9248-3. S2CID 154873842.
  • Castells, Manuel (1983). "Cultural identity, sexual liberation and urban structure: the gay community in San Francisco". The City and the Grassroots: A Cross-Cultural Theory of Urban Social Movements. London: Edward Arnold. ISBN 978-0-520-05617-6.
  • CASTELLS, M.: La Ciudad Informacional, 1995, Alianza Editorial, Madrid.
  • Freeman, Lance (2005). "Displacement or Succession? Residential Mobility in Gentrifying Neighborhoods". Urban Affairs Review. 40 (4): 463–491. doi:10.1177/1078087404273341. S2CID 154267676.
  • Ley, David (1996). The New Middle Class and the Remaking of the Central City. Oxford: Oxford University Press. ISBN 9780198232926.
  • NAREDO, J. M. (1998): La burbuja inmobiliario-financiera en la coyuntura económica reciente, Madrid, Siglo XXI de España Editores s. a.