Burkao (islamo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burĥoj

Burĥo estas ekstera vesto tute kovranta la korpon de la verto ĝis la piedoj, escepte de aperturo por la okuloj garnita per aĵura vualo; ĝin uzas islamaj virinoj i.a. en Afganio, Pakistano kaj norda Barato.

Oni ne konfuzu ĝin kun burko (en PIV2); kvankam foje oni uzis "burko" por la supre menciita vesto, temas pri tute alia vesto (vira felta mantelo).

Antaŭ la invado de Afganio fare de la usona armeo kun helpo de aliaj okcidentaj landoj oni uzis fare de la amaskomunikiloj la ĝeneralan supozatan devigon de la afganaj virinoj porti tiun kaptukon kiel plian motivon por la invado (helpi la afganajn virinojn), sed jardekon post la invado la okcidenta premo ankoraŭ ne povis forgesigi tiun kutimon de la afganaj virinoj, ĉu devigan, ĉu volan, kaj ankaŭ ne la ĝeneralan konsideron de la mezaj afganoj (ĉefe de la aŭtoritatoj) malhelpi ties uzadon.

Vidu ankaŭ