Bur Dubajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Bur Dubajo
Bur dubai waterfront.jpg
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 16′ N, 55° 19′ O25.26083333333355.310833333333Koordinatoj: 25° 16′ N, 55° 19′ O [+]
Situo de Bur Dubajo
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Bur Dubai [+]
Information icon.svg
vdr
La areo de la rojo de Bur Dubajo, antaŭ Dejra.

Bur Dubajo (en araba: بر دبي ) estas historia distrikto en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, situa en la okcidenta flanko de la golforojo de Dubajurbo. La nomo laŭvorte estas tradukebla al Ĉeftera Dubajo, reference al la tradicia apartigo de la Bura areo de Dubajo disde Dejra pere de la Kanalo de Dubajo. Tio rilatas al la fakto, ke Bur Dubajo historie konsistis el ĉiuj distriktoj inter la okcidenta bordo de la golfeto kaj Jumeirah. La Suprema Tribunalo estas en la distrikto apuda al la Granda Moskeo.

La distrikto estas hejmo de kelkaj moskeoj kiel la Granda Moskeo kun la plej alta minareto de la urbo,[1] kaj la bluazuleĥa Irana Moskeo. La nura Hinduisma templo de la lando estas inter la Granda Moskeo kaj la rojo.

La distrikto estas hejmo de kelkaj popularaj lokoj por turistoj kiel plinovigitaj historaj konstruaĵoj kaj muzeoj. La distrikto havas multajn komercajn stratojn kaj soŭkojn, kiel la tekstila soŭko apud la boatostacio, kvankam fakte la plej bone konataj soŭkoj estas en la distrikto Dejra.

25°15′39″N 55°18′39″E  /  25.26083°N, 55.31083°O / 25.26083; 55.31083 (Bur Dubajo)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. DubaiCity.com [1] 16a de decembro, 2010