Burbonio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Burbonio
Origina nomo france Bourbonnais
okcitane 
Borbonés'
10-a jarcento1790

Flag of Bourbonnais.svg

Blason duche fr Bourbon (moderne).svg

Geografio
La teritorio de Burbonio en la 18-a jc.
La teritorio de Burbonio en la 18-a jc.
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Provinco de reĝlando Francio
Antaŭaj ŝtatoj:
Blank.png
nenio
Postsekvaj ŝtatoj:
departemento Allier departemento Allier
Historio
v  d  r
Information icon.svg

La duklando Burbonio, france Bourbonnais, estas franca historia kaj kultura regiono. La ĉefurbo de tiu malnova provinco estas Moulins kaj ĝia teritorio kovras proksimume la departementon Allier, sed iuj pecoj situas ankaŭ en najbaraj departementoj: Puy-de-Dôme kaj Cher (arondismento de Saint-Amand-Montrond).

La provinco ŝuldas sian nomon al urbo Bourbon-l'Archambault, kiu estas la naskiĝloko de la unua Familio Burbono, feŭda dinastio aperinta en la 10-a jc. Burbonio, eniris la reĝan bienaron per geedziĝo de Beatrica de Burbono kaj Roberto de Klermonto, filo de sankta Ludoviko. Roberto iĝis prapatro de la Burbonoj, branĉo de la kapetida dinastio, kiu ricevis sian nomon el la titolo "duko de Burbonio". En 1327, ĝi estis altigita al duklando-pajrolando de la reĝo Karolo la Kvara la Bela. La geografia situo de Burbonio, inter la reĝa teritorio kaj la duklandoj de Akvitanio kaj de Aŭvernjo, aparte interesas la reĝan povon. Burbonoj ĉiam estis servantoj de la trono, ili estis konsilistoj de reĝoj, en diversaj postenoj (ĉambristoj, konestabloj, regentoj). Tiu alianco faciligis kreskon kaj prosperon de Burbonio. Jam kronprincoj de Aŭvernjo, la dukoj de Burbonio ricevis por grado la duklandon Aŭvernjo.

Mapo de Burbonio en ties limoj en la 18-a jc kaj la nunaj komunumoj kaj departementoj.

En 1531, la duklando Burbonio estis aligita al la reĝlando Francio, sekve de forlaso de la konestablo de Burbono, Karolo la Tria de Burbono. Tiu teritorio fariĝis tiam milita distrikto, poste generalitato, kies sidejo estis Moulins.

En 1790, la duklando Burbonio estis anstataŭita per departemento Allier, sen la areo de Saint-Amandois (Saint-Amand-Montrond, alligita al departemento Cher). Ĝi gajnis kelkajn aŭvernjajn urbojn: (Cusset, Ébreuil, Saint-Pourçain-sur-Sioule), sed perdis kelkajn komunumojn profite al departementoj Nièvre kaj Saône-et-Loire.

Okaze de kreo de regionoj en 1972, Burbonio estis lokita en regiono Aŭvernjo.

Origino[redakti | redakti fonton]

La unua konata senjoro estis Adhémar (aŭ Aymar), en la 10-a jc. Li akiris la kastelon de Bourbon (nun Bourbon-l'Archambault), kiu donis sian nomon al la familio, aŭ Dinastio Burbono. La unua dinastio Burbono estingiĝis en 1200 per la morto de Archambault la Oka. En 1272, Beatrica de Burbono (1258-1310), damo de Bourbono, edziniĝis al Roberto de Francio (1256-1318), grafo de Clermont, lasta filo de la reĝo Ludoviko la Naŭa (sankta Ludoviko). Tiu lasta forlasis sian nomon de France por tiu de Bourbono. Tio estis la komenciĝo de la granda dinastio Burbono (la tria), kiu donis la reĝojn de Francio ekde Henriko la Kvara.

La dukoj de Burbonio[redakti | redakti fonton]

Dinastio serve al la reĝoj de Francio[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la Unua (1280-1342), dirata « la Lama », filo de Roberto de Clermont, estis la unua duko de Burbonio. Li subtenis fidele la reĝojn de Francio, kiuj postsekvis Filipon la Belan fronte al aliaj pretendantoj.


La dinastio multe suferis dum la centjara milito. Petro la Unua (1311-1356), filo de Ludoviko la Unua, mortis en la batalo de Poitiers (1356). Johano la Unua (1381-1434), nepo de Petro la Unua, estis kaptita en la batalo de Azincourt kaj mortis en Londono.

Aldono de feŭdoj kovrantaj la Centran Masivon[redakti | redakti fonton]

Ludoviko la Unua (1280-1342) interŝanĝis la graflandon de Clermont (Clermont-en-Beauvaisis) por akiri la graflandon La Marche.

Ludoviko la Dua (1337-1410), dirata « la bona duko », lia nepo, pligrandigis siajn posedaĵojn arigante, ĉirkaŭ Burbonio :

Ŝildoj kaj blazonoj[redakti | redakti fonton]

Malnova ŝildo : france d'azur semé de fleurs de lys d'or et à la bande de gueules
esperante Lazura semita per oraj lilioj kun ruĝa dekstra balteo
Moderna ŝildo : france d'azur aŭ trois fleurs de lys d'or et à la bande de gueules
esperante Lazura kun tri oraj lilioj kun ruĝa dekstra balteo

La unuaj senjoroj de Burbonio, kiuj portis blazonon estis tiuj de familio Dampierre, kies ŝildo legiĝas tiel : france d'or au lion de gueules accompagné de huit coquilles d'azur esperante "Ora kun ruĝa leono akompanata de ok lazuraj konkoj".

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Achille Allier, L'Ancien Bourbonnais, 4 vol., reeldono de eldono de 1833, kun notoj de 1934, Moulins, Crépin-Leblond.
  • Chanoine J.-J. Moret, Paroisses bourbonnaises (4 vol.), Presejo "bourbonnaise", Moulins, 1902, 1912, 1913, 1920.
  • Louis Caillet, Les ducs de Bourbonnais et la ville de Lyon, Crépin-Leblond, Moulins, 1912.
  • Max Fazy, Le Bourbonnais symbole de l'unité Française, presejo "Progrès de l'Allier", 1929.
  • Maurice Duportet, Topobibliographie de la France (vol. Allier), 1937.
  • Augustin Bernard, Camille Gagnon, Le Bourbonnais, NRF, 1954.
  • Georges Rougeron kaj aliaj, Bourbonnais : Cadre naturel, Histoire, Art, Littérature, Langue, Économie, Bonneton, 1984.
  • Guy Crouzet, Aspects insolites de la vie en Bourbonnais aŭ 17e et 18e siècles, Charroŭ, eldoninto "Éditions des Cahiers bourbonnais", 1996.
  • Marcel Génermont, Bourbonnais, douce province au cœur de France, Charroŭ, eldoninto "Éditions des Cahiers bourbonnais", 1974.
  • René Germain, Les Campagnes bourbonnaises à la fin du Moyen Âge (1370-1530), represo, Clermont-Ferrand, eldono "Publications de l'Institut d'études du Massif central", 1997.
  • Jean-Charles Varennes, Anne de Bourbon, roi de France, Perrin, 1978.
  • Jean-Charles Varennes, Les très riches heures du Bourbonnais, Perrin, 1975.
  • Jean-Charles Varennes, Le Pays bourbonnais, eldoninto "Presses du Massif central", 1955.
  • André Leguai, Histoire du Bourbonnais (coll. « Que sais-je ? »), PUF, 1974.
  • Jacques Château, Les Bourbons avant Henri IV, eldoninto "Éditions des Cahiers bourbonnais", 2002.
  • Max Fazy, Marcel Génermont, Pierre Pradel, Jacques Dupont et al., Millénaire du Bourbonnais : 955-1955, Moulins, Société d'émulation du Bourbonnais, 1955.
  • Le Duché de Bourbon des origines au Connétable, suivi d'un extrait du 'Désastre de Pavie' de Jean Giono, Aktoj dekolokvo de la 5-a kaj 6-a de oktobro 2000 organizita de muzeo Anne-de-Beaujeu de Moulins, Saint-Pourçain-sur-Sioule, Bleu autour, 2001. (ISBN 2-912019-16-8)
  • Wolfgang Dahmen, Étude de la situation dialectale dans le Centre de la France : un exposé basé sur l’« Atlas linguistique et ethnographique du Centre », Paris, CNRS, 1985.
  • Simone Escoffier, La rencontre de la langue d’oïl, de la langue d’oc et du franco-provençal entre Loire et Allier : limites phonétiques et morphologiques, Paris, Les Belles Lettres, 1958, coll. Publications de l’Institut de Linguistique romane de Lyon, vol. 11.
  • Simone Escoffier, Remarques sur le lexique d’une zone marginale aŭ confins de la langue d’oïl, de la langue d’oc et du francoprovençal, Les Belles Lettres, Parizo, 1958, kolekto "Publications de l’Institut de Linguistique romane de Lyon", vol. 12.
  • Jules Ronjat, Grammaire istorique [sic] des parlers provençaŭ modernes, 1930-1941, 4 vol. reeld. Marseille, Laffitte Reprints, 1980, 2 vol.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Olivier Troubat, « La réunion du comté de Forez au domaine des Bourbon », en Forez et Bourbon. Les ducs de Bourbon, maîtres du Forez aŭ 14-15e siècles, Actes du colloque de Montbrison du 23 octobre 2010, sous la direction d'Olivier Troubat et Christophe Mathevot, Montbrison, La Diana, 2011 (ISBN 978-2-911623-23-3), pp. 7-24.