Bettlach SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Burg (Bettlach))
- La mallongigo SO en Bettlach SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bettlach.

Bettlach
Blazono de Bettlach
Blazono de Bettlach
Blazono de Bettlach
Bettlach vidita el la trajno
Bettlach vidita el la trajno
Bettlach vidita el la trajno
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Lebern
Geografia situo CH1903: 598967 / 228136 (mapo)47.2041666666677.425Koordinatoj: 47° 12′ N, 7° 26′ O; CH1903: 598967 / 228136 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4864
Areo 12,20 km²
Alteco 479 m super marnivelo
Poŝtkodo 2544
Komunumkodo 2543
Mapo de Bettlach
Mapo de Bettlach
Mapo de Bettlach
vdr

Bettlach (prononcu betlaĥ, en la alemana Bettlä, en la franca Bâche) estas komunumo en la distrikto Lebern en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 4 864 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bettlach situas en la Svisa Mezlando ĉe la norda flanko de la Ĵurasa Montaro. Ĝian sudan limon formas la rivero Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj kaj setlejoj Allmend, Bettlach, Bettlachberg, Bettlachstock, Bischmatt, Büelen, Bruech, Burg, Ischlag, Kastels, Ried, Tannlimatt, Witi kaj Zelg. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12.20 km², de kiuj 39% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj 12% por setlado.[1] En okcidento al setlejoj de Bettlach kunkreskis kun la setlejoj de la urbo kaj komunumo Grenchen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bettlach limas en oriento al Selzach, en sudsudoriento al Leuzigen (BE), en sudo al Arch (BE), kaj en okcidento kaj nordo al Grenchen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 5 de Soloturno al Bielo kaj paralele al ĝi la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj. Per la fervojo kaj la loka busreto de la urbo Grenchen la komunumo Bettlach estas bone konektita al la publika transportreto. En distanco de 2 kilometroj de la komunuma centro en sudokcidento sur la teritorio de Grenchen troviĝas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Bettlach estas grava centro de horloĝa industrio. Post krizo de la horloĝa branĉo en la 1970-aj jaroj perdiĝis multaj laborlokoj. Tio kaŭzis diversiĝon de la industrio. Aktuale proksimume 69% de la laboristoj en Bettlach laboras la industrio, dum en la agrikulturo, kiu ĝis en la 19-a jarcento estis la ĉefa enspezofonto, nuntempe laboras ankoraŭ proksimume 5% de la loĝantaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bettlach datiĝas el la jaro 1181 kiel Betelacho. Dum mezepoko sur la monto Schlossfluh ekzistis burgo, kiu la unuan fojon estis menciita en la jaro 1131 kaj lastfoje en en la jaro 1224. Ĝi estis la sidejo de la Senjoroj de Grenchen kaj estis forlasita komence de la 14-a jarcento. Post la formorto de la Senjoroj de Grenchen Bettlach kune kun Altreu fariĝis parto de la Senjorujo Strassberg, kiu en la jaro 1389 respektive 1393 fariĝis havaĵo de la urbo Soloturno. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Bettlach apartenis al la Voktejo Lebern.[2]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]