Burg im Leimental

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burg im Leimental
Blazono de Burg im Leimental
Burg im Leimental mit der Burg
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Laufen
Koordinatoj  47° 27′ 0″ N 7° 26′ 0″ O / 47.45000 °N, 7.43333 °O / 47.45000; 7.43333 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 0″ N 7° 26′ 0″ O / 47.45000 °N, 7.43333 °O / 47.45000; 7.43333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2783
Areo 2,83 km²
Alteco 477 m super marnivelo
Poŝtkodo 4117
Komunumkodo 2783
Mapo de Burg
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Burg im Leimental estas komunumo en la distrikto Laufen en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 2783 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Burg im Leimental situas kvankam ĝi apartenas al la distrikto Laufen en en la Laufenvalo, sed en la paralela Leimenvalo ĉe la bordo la rieverto Bieder, unu el la du fontriveroj de Birsig, kies fonto troviĝas en la sudo de la komunumo sub la monteto Galgenfels je alteco de 623 m s.m..

Kvankam la komunumo limas al Röschenz en la distrikto Laufen, ĝi per strato atingeblas nur tra soloturnafranca teritorio.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Burg situas komplete flanke de la trafikvojoj kaj atingeblas per la publika trafiko nur per poŝtaŭto ek de la tramhaltejo de Flüh.

Historio[redakti | redakti fonton]

Kastelo Burg

La unua skriba mencio de Burg im Leimental datiĝas el la jaro 1168 kiel Biedertan en dokumento, per kiu la imperiestro Barbarossa donis la Baronejon Biedervalon kiel servuto al la Habsburgoj. En la jaro 1269 la plej granda parto de la baronejo estis vendita al la princepiskopo de Bazelo. La parto de la baronejo, kiu restis ĉe Habsburgo, estas la hodiaŭa soloturna vilaĝo Biedertal. Sur rokoj en Burg troviĝas la ruinoj de du malnovaj kasteloj. La hodiaŭ Kastelo Burg, estis konstruita oriente de la malnovaj kasteloj en la jaro 1250 kiel Kastelo Biedertal kaj grandigita en la jaro 1600. Sub la kastelo en la 15-a jarcento estiĝis la hodiaŭa vilaĝo Burg. En la jaro 1520 la urbo Bazelo havigis al si la kastelon, sed post negocoj ĝin redonis al la princepiskopo. Post la Franca Revolucio de 1792 Burg fariĝis parto de la Raŭraĥa Respubliko kaj poste kun la Kantono Laufen estis integrita en la franca departemento Mont-Terrible. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis Burg en Leimental al Kantono Berno. En la jaro 1994 ĝi kun la tuta distrikto Laufen aliĝis al Kantono Bazelo Kampara.

Personecoj[redakti | redakti fonton]

Albert Hofmann, la malkovrinto de LSD, havis sian lastan loĝlokon en Burg im Leimental, kie li la 29-an de aprilo 2008 mortis en la aĝo de 102 jaroj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Burg

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]