Burga ponteto
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Burga ponteto aŭ ankaŭ Ponteto de Unio estas ponto por piedirantoj en Ostrava.
Loko[redakti | redakti fonton]
La ponteto travolbigas riveron Ostravicon ĉe kunfluejo kun rivero Lučina kaj ĝi servas por piedirantoj inter ekspoziciejo Nigra herbejo kaj Sileziaostrava burgo.
Historio[redakti | redakti fonton]
Konstruo de la ponteto devene servis kiel industria ponto por kemia tubaro[1] en areo de Minejo Jan Šverma, kie ĝi kunigis bordojn de Odra inter Mariánské Hory kaj Hošťálkovice. La konstruo de ponteto estis el origina loko forportita en la jaro 2003 kaj post riparo lokigita sur la nuna loko. Por publiko la ponteto estis malfermita la 14-an de majo 2004.[2]