Burgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Turégano, Hispanio
La burgo Eltz, unu el la plej famaj de Germanio

Burgo aŭ ankaŭ kastelo estas fortikigita konstruaĵo aŭ konstruensemblo, kies koheraj eksteraj muroj leviĝas super la ĉirkaŭanta tereno kaj kiu ekestis antaŭ aŭ dum la mezepoko. Plej ofte ĝi servis kiel sidejo de nobeloj aŭ reĝoj. Krom defendon en konfliktoj la burgoj ebligis al ili ankaŭ firmigi sian potencon, observi kaj kontroli la ĉirkaŭaĵon kaj trafikajn vojojn.

Ekzistis ankaŭ burgoj kiuj funkciis kiel rifuĝejo por la ĉirkaŭanta loĝantaro, kiuj protektis templon, preĝejon ktp.

Al la burgoj ne apartenas malgrandaj izole situantaj defendejoj kaj la novepokaj fortikaĵoj, ofte mallevitaj sub la nivelon de la tereno.

diversaj tipoj de burgo

La la situo de burgo oni distingas montburgo, akvoburgo kaj aliaj.

Lingva noto

La vorto "kastelo" kovras ankaŭ la signifon de "burgo". Sed la vorto "burgo" havas pli mallarĝan signifon: "Burgo" ne uzeblas por ne-fortikigita luksa domo de nobeloj, sed "kastelo" jes. "Burgo" verŝajne enkondukiĝis por pli emfazi la fortikecon kaj malpli emfazi la nobelecon de la enloĝantoj. Tamen pluraj aliaj lingvoj ne distingas inter la konceptoj "burgo" kaj "kastelo" (verŝajne ĉar mezepoke la fortikeco de konstruaĵo tre ofte koincidis kun la nobeleco de ĝiaj enloĝantoj, kaj por la malmultaj esceptoj ne necesis disdividi la koncepton). Tial kelkaj esperantistoj dubas, ĉu la novradika vorto "burgo" vere necesas, kaj preferas nur uzi la vortojn "kastelo" kaj "fortikaĵo".

Vidu ankaŭ

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto