Schloss Alsbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Burgo Alsbach)
Tiu ĉi artikolo traktas la mezepokan burgon Schloss Alsbach en Alsbach-Hähnlein, Hesio, Germanio. Ekzistas krome historia konstruaĵo Burg Alsbach en Engelskirchen, Nordrejn-Vestfalio.
Schloss Alsbach

enireja pordego

enireja pordego
Kontraŭburgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 49° 44′ 0″ N, 8° 37′ 37″ O (mapo)49.7333333333338.6269444444444Koordinatoj: 49° 44′ 0″ N, 8° 37′ 37″ O (mapo)
Schloss Alsbach (Hesio)
Schloss Alsbach (Hesio)
DEC
Schloss Alsbach
Schloss Alsbach
Situo de Schloss Alsbach
Map
Konstruita 1235
Neniigita 1463
Nuntempa posedanto komunutila burgokonserva klubo
Retadreso retejo pri Schloss Alsbach
vdr

La Schloss Alsbach [prononco "Ŝlos Alsbaĥ"] en Alsbach-Hähnlein (federacia lando Hesio de Germanio) estas ruino de mezepoka burgo sur flankaĵo de la monto Melibokus rande de la mezalta montaro Odenvaldo. Ĝi apartenas al la regiono Bergstraße [prononco "Berkŝtrase"] (monta vojo), kiu inter la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude signas la limon inter montara pejzaĝo de la Odenvaldo oriente kaj vasta ebenaĵo dominita de la rivero Rejno okcidente. Koresponde ankaŭ la rigardo de la ruino okcidente tra la ebenaĵo panorame kaptas lokojn en plurdekkilometra distanco, dum oriente videblas la deklivoj de la monto Melibokus kaj ne pli ol iuj pliaj montoj dense kovritaj per arboj. La nomo "Schloss", kastelo, iom misgvidas: Klare temas pri mezepoka fortikaĵo, burgo, kies historia nomo fakte estis Burg Bickenbach [prononco "Burk Biknbaĥ"].

historiecaj muzikistoj…
dum mezepoka festo
la ĉefa turo

Ĉe la historia "monta vojo" viciĝas multaj ruinoj de mezepokaj burgoj. La plej bone konservitaj "najbaroj" de la burgo Alsbach estas Schloss Auerbach en rekta distanco de 2,5 kilometroj sude kaj Burg Frankenstein (kiu inspiris la romanan rolulon Frankenŝtejno de Mary Shelley) en distanco de 7,5 kilometroj norde. Historie tamen norde ankoraŭ estis du pli proksimaj burgoj, Jossaburg 2 kilometrojn kaj Tannenburg 4 kilometrojn norde (ambaŭ en Seeheim-Jugenheim), kiuj tamen preskaŭ komplete detruiĝis.

Historio[redakti | redakti fonton]

Burg Bickenbach konstruiĝis ĉirkaŭ la jaro 1235 ordone de la nobeloj el la dinastio Bickenbach, sur 257 metrojn alta flankejo de la monto Melibokus, supre de la loĝloko Alsbach, kiu jam en 773 estis menciita en kodekso de la monaĥejo Lorsch. Ekde la 14-a jarcento en la burgo kunvivis pluraj malaltnobelaj familioj, kiuj foje prirabis komercistojn survojajn laŭlonge de la "monta vojo". En 1463 soldatoj de la prospera komerca urbo Frankfurto ĉe Majno tial konkeris kaj plene detruis la burgon. La konstruaĵo tamen rapide restariĝis kaj ekde la jaro 1504 apartenis al Hesio.

Dum la 17-a kaj ĉefe 18-a jarcento la burgo ne plu loĝiĝis kaj pli kaj pli disfalis, tiel ke la konstruaĵo iĝis ruino.

La centra fortikaĵa parto havis triangulan formon, kio nuntempe ankoraŭ bone rekoneblas. Ĝin dominas la centra turo. Ĉirkaŭas ĝin meza parto kaj ekstera ringa muro.

En 1997 lokaj civitanoj fondis klubon por restaŭri kaj konservi la burgon. Por kolekti monon, la klubo okazigas ĉiujare plurajn mezepokecajn eventojn en la konstruaĵo, festojn kaj koncertojn, mezepokecajn bazarojn kaj prezentojn de historia metilaborado.

En la ekstera parto de la burgo kreiĝis pluraj ĝardenoj da kuiraj kaj kuracaj herboj, rozoj kaj vitoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]