Burgo Arras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
ekstera aspekto (1999)

La Burgo Arras estas surmonta fortikita kastelo aŭ burgo el la frua 12a jarcento ĉe la Mozelo proksime de la komunumo Alf en distrikto Cochem-Zell en Rejnlando-Palatinato.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum la malfrua antikva tempo estis sur la monto de la pli posta montburgo malfruromiana monta setlejo. Similaj konstruaĵoj troviĝas ofte en Ejfelo kaj Hunsruko. Post la retiriĝo de la Romianoj ili restas forlasitaj lokoj dum pluraj jarcentoj.

La unua skriba konfirmilo pri la Burgo Arras estas el la jaro 1120. Tiam ĝi aperis en dokumento pri konsekrado de la burga kapelo kun la nomo „castrum atrebatum“. [1] Legendoj el la malfrua mezepoko raportas pri konstruo de burgo dum epoko de la hungaraj invadoj. Ĉiukaze ne veras la ateston, - kvankam ofte dirite - ke la belfrido estis finkonstruita ĉirkaŭ la jaro 936.

Ĉirkaŭ 1140 la burgo aperis denove en dokumentoj. Okaze de divido estis menciataj pluraj konstrupartoj, inter ili pordego, kapelo, puto, kiuj estas uzataj komune. Krome estas menciataj fosaĵo, ringmuro kaj turo, kiuj apartenu al la grafo Friedrich I. von Vianden.

La burgo estis unue en posedo de la palastgrafoj, pli poste al la arkiepiskopoj de Treviro. 1137 la sinjoroj de Entersburg konkeris la burgon. La arkiepiskopo de Treviro Albero sieĝis la burgon kaj regajnis la teritorion por Treviro. Kavalira gento nomiĝas laŭ la burgo kaj loĝis ĉi-tie. La burgon Arras detruis en la 17a jarcento francaj trupoj dum la milito de palatinata sukcedo.

Rezulte al esploroj de la moderna burgesplorado pere de Stefan Ulrich estas multe pli verŝajna ke labelfrido estas konstruo el al meza 13-a jarcento, verŝajne la periodo de la konstruema arkiepiskopo Arnold II. (1242 ĝis 1259) [2]

La burgon rekonstruis komence de la 20-a jarcento la mineja direktoro Traugott Wilhelm Dykerhoff el Herne. Hodiaŭ en la burgo estas hotelo kaj restoracio.


Ruino Heideburg[redakti | redakti fonton]

Norde de la burgo Arras troviĝas la ruinoj de la iama „Heideburg“. Kelkaj muroj konserviĝis. Videblas ruinoj de burga fosaĵo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alexander Thon, Stefan Ulrich: „Von den Schauern der Vorwelt umweht…“ Burgen und Schlösser an der Mosel. 1. Auflage. Verlag Schnell und Steiner, Regensburg 2007, ISBN 978-3-7954-1926-4, S. 12–15.
  • Stefan Ulrich: Arras, Beilstein, Bernkastel, Cochem und Thurandt. Beobachtungen an einigen Moselburgen. In: Burgen und Schlösser. Zeitschrift für Burgenforschung und Denkmalpflege 49 Heft 3, 2008, ISSN 0007-6201, S. 154-160.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ulrich 2008, S. 154.
  2. Ulrich 2008, S. 154.