Burgo Burghalder (Hauenstein)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
l< roko Burghalder super Hauenstein

La roko Burghalder estas loko de iama montburgo. Sur alteco de 370 m s.m. staris ĉi tie mezepoka burgo. Apudas la komunumo Hauenstein en la distrikto Südwestpfalz, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Nur fosaĵo kun murparto kaj surskribaĵo rememoras la burgon.

La burgo supozeble estis konstruata en la 9a ĝis la 10a jarcento kiel malfrukarolida fuĝburgo. Trovitaj keramikaj pecoj atestas la utiligadon ĝis la 12a jarcento. Historiaj atestiloj mankas.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jürgen Keddigkeit, Alexander Thon, Karl Scherer, Rolf Übel: Pfälzisches Burgenlexikon. Band 1: A-E. 2. Auflage, Herausgegeben vom Institut für pfälzische Geschichte und Volkskunde Kaiserslautern, Kaiserslautern 2003, ISBN 3-927754-51-X, S. 345-348;

Referencoj[redakti | redakti fonton]