Burgo Eltz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Eltz
Kastelo
burgomuzeo [+]
Koordinatoj50° 12′ 18″ N, 7° 20′ 12″ O (mapo)50.2057.3366666666667Koordinatoj: 50° 12′ 18″ N, 7° 20′ 12″ O (mapo)

Burgo Eltz (Rejnland-Palatinato)
Burgo Eltz (Rejnland-Palatinato)
DEC
Burgo Eltz
Burgo Eltz
Lokigo de Rejnland-Palatinato en Germanio

Map
Burgo Eltz

Vikimedia Komunejo:  Burg Eltz [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La burgo Eltz estas montburgo en alteco de 320 m super MN. Ĝi situas sur la suda rando de la komunumo Wierschem poksime al la urbo Münstermaifeld en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.Ĝi troviĝas sur monteto en al valo de la rivero Elz, flankrivero de la rivero Mozelo. Ĝi estas unu el la plej famaj burgoj en Germanio. Kune kun la kastelo Bürresheim kaj la burgo Lissingen ĝi estas la ununura fortikaĵo en la regiono de la suda Ejfelo kiu neniam estis detruita aŭ konkerita, danke al la sagaceco sinjoroj de Eltz. Ĝi ankaŭ travivis la militojn de la 17a kaj 18a jarcento kaj la ŝanĝojn de la Franca revolucio .

La burgo Eltz estas protekita kulturmonumento laŭ la Haga Konvencio.

Historio[redakti | redakti fonton]

burgo Eltz - elaera foto

Fondo en la Alta Mezepoko[redakti | redakti fonton]

La burgo en la valo de la rivero Elzbach (aŭ: Elz) ĉe la komerca vojo inter la Mozela valo kaj la fekundaj grenkampoj de la regiono Maifeld verŝajne estis konstruita komence de la 12a jarcento. La nomo “Eltz“ estas unuafoje menciata en 1157 en dokumento de Friedrich I. Barbarossa, en kio iu „Rudolphus de Elze“ estis atestanto.[1][2] La malfruromana belfrido, Platt-Eltz kaj restaĵoj de la romana loĝdomo koserviĝis ĝis hodiaŭ.

La rivero Elz ĉirkaŭfluas la burgon je tri flankoj. Ĝi situas sur 70 m alta eliptforma roko. La konstruantoj konstras la burgon laŭ la formo de la roko. Tial estiĝis la parte neordinaraj projekciformoj de la unuopaj ĉambroj.

rigardo de nordoriento (2012)

La unua divido inter la sinjoroj de Eltz estis jam antaŭ 1268. La fratoj Elias, Wilhelm kaj Theoderich dividis inter si la burgon kaj la al ĝi apartenantajn kampojn kaj aliajn terenojn.[2] Ekestis la tri branĉoj:

  • Eltz-Kempenich nomata Eltz de la ora Leono
  • Eltz-Rübenach nomata Eltz de la arĝenta leono
  • Eltz-Rodendorf nomata Eltz de la bufalaj kornoj
rigardo el nordoriento

La nomo de la ĉefaj linioj devenas de la edzinoj, kiuj venas de la Burgo Kempenich, el Rübenach kaj el Rodendorf (hodiaŭ Château-Rouge, departemento Moselle, Loreno). Ĉiuj familioj restis sur la burgo, kiu estis komuna heredaĵo „ganheredaĵo“.

La linio Eltz-Rodendorf jam en 1440 ne plu ekzistis ka ĝia posedparto heredis al restantaj familioj. En 1815 la linio Eltz-Kempenich (ora leono) aĉetis la parton de la Freiherr von Eltz-Rübenach (arĝenta leono). Ekde tiam la linio de la grafoj kaj nobeluloj „ von und zu Eltz, „nomata „Faust von Stromberg“, (Eltz-Kempenich; ora leono) estas la ununura posedantoj de la burgo.[2]

Ligo al Münstermaifeld[redakti | redakti fonton]

La ligo al la urbeto Münstermaifeld ekzistis dum jarcentoj. la sinjoroj de Eltz administris dum la malfrua mezepoko la urbon. En la iama kolegiata preĝejo en Münstermaifeld troviĝas ankaŭ omboj de la gento de Eltz. Speciale pompaj estas la epitafj de la geedza paro Cuno von Eltz kaj Ella von Esch, krome du reliefaj platoj el bazalto.

Konflikto kun Balduin von Trier[redakti | redakti fonton]

Burgo Eltz kaj burgo Trutzeltz

En la jaroj 1331–1336 okazis la ununura grava milita konflikto, kiu travivis la burgo. Dum la „kvereloj de “ kontraustaris la sinjoroj de Eltz kune kun la liberaj kavaliroj la politikon de la arkiepiskopo kaj princelektisto Balduin von Trier. La ĉefepiskopo konstruigis kontraŭburgon por sieĝo kaj konkero de la burgo. Hodiaŭ nur restis malmultaj murrestaĵoj de tiu kontraŭburgo kiu situas sur kontaua deklivo en t katapulta distanco de la burgo. La sieĝado daŭris du jarojn. Fine la ĉefepiskopo gajnis. la sinjoroj de Eltz kaj iliaj aliancitoj perdis ilian memstareco. Balduin nomumas Johann de Eltz burggrafo, sed li ne plu estas „libera kavaliro“.

Frua Novtempo[redakti | redakti fonton]

la rivero „Elzbach“ kaj la burgo „Eltz“

La nomo Eltz-Rodendorf venas de , kiun Hans Adolf zu Eltz en la jaro 1563. Rodendorf situas en Loreno en la hodiaŭa kantono Bouzonville).

Inter 1490 kaj 1540 estis konstrutaj domoj, kiuj poste ricevis la nomon „Rodendorfer Häuser“ (=la domoj de Rosendorf). La alkorta fronto de la domoj formas sur tri pilastro sin apoganta volbita antaŭhalo. Apud la antaŭhalo troviĝas Madono_muzaiko el la 19a jarcento.

1604 ĝis 1661 la domoj de Kempenich estis kontruitaj. Iliaj trabfakaĵoj kaj la tuta arĥitekturo donas al la interna korto sian „vizaĝon“. Sub la grandega ŝtupara turo puto estis fosita, kiu servas al la tuta burgo.

Sub Hans Jakob zu Eltz kaj sia edzino Anna Elisabeth von Metzenhausen okazis la finkonstruado de la burgo.

Hans Jakob zu Eltz fariĝis la 15an de julo 1624 hereda marŝalo en Treviro. Lia tasko kiel hereda marŝalo estis gvidado de la kavaliraro de Trevira lando.

skizo de la burgo Eltz

La Epoko de la milito de palatinata sukcedo ĝis la franca regado[redakti | redakti fonton]

En la milito de palatinata sukcedo de 1688 ĝis 1689 la plej granda parto de la rejnlandaj burgoj estis detruitaj. Ĉar Hans Anton zu Eltz-Üttingen estis alta oficiro de la franca armeo , li sukcesis protekti la burgon de la detruo.

Grafo Hugo Philipp zu Eltz estis rigardata dum la franca regado de 1794 ĝis 1815 elmigranto. Liaj posedoj ĉe Rejno kaj apud Treviro estis konfiskitaj. La burgo Eltz kaj la al ĝi apartenantaj teritorio estis administrita de la komandejo de Koblenco.

Kiam pli poste montriĝis , ke Grafo Hugo Philipp ne elmigris, sed restis en Majeneco, li rericevis sian posedon. Li aĉetis 1815 la „Rübenacher Haus“ kaj la tutan posedon de la sinjoroj de Eltz-Rübenach kaj fariĝis la sola posedanto de la burgo.

Burgo Eltz ĉirkaŭ 1900

Restaŭrado de la burgo en la 19a jarcento[redakti | redakti fonton]

En la 19a jarcento Graf Karl zu Eltz restaŭris la burgon. Inter 1845 ĝis 1888 li investis sumon de 184.000 markoj por konstrulaboroj. Tio egalas laŭ la hodiaŭa aĉetpovo al pli ol 8 milionoj da Eŭroj. Li tre gardeme renovigis la burgon kaj ne ŝanĝis sian arĥitekturon.

Incendio de 1920[redakti | redakti fonton]

La 20an de septembro 1920 ekestis fajro ĉe la suda parto de Kempenicher Haus. La fajro etendiĝis al la aliaj partoj de la burgo. Detruiĝis precipe la kapelo kaj la arkivo, kiu troviĝis super la kapelo.

La bugo hodiaŭ[redakti | redakti fonton]

Burgo Eltz, 2011

De pli ol 800 jaroj la burgo estas posedo de samnoma familio. La nuna posedanto, Karl Graf kaj Edler Herr von und zu Eltz-Kempenich, nomata Faust von Stromberg, vivas en Frankfurto ĉe Majno kaj sur Eltzer Hof en Eltville ĉe Rejno. Li malfermis la burgon al la publiko.

Ampleksaj konstruoj pro sekureco kaj renovigado[redakti | redakti fonton]

En la jaroj 2009 - 2012 okazis ampleksaj konstrulaboroj rilate la sekureco kaj la renovigo. La salono de la standardoj kaj la antaŭkonstruaĵo de la Kempenicher Haus oni sekurigis statike. Krome la ardezaj tegmentoj estis renovigitaj. La traboj de la tegmentoj estis parte anstatauigataj. Plej gravas la luktado kontraŭ lignodomaĝantoj en la malnovaj traboj kaj lignaj partoj de la konstruaĵoj. Interne la hejtilaro, necesejaj instalaĵoj, fenestroj kaj la kontraŭincendia instalaĵo estis renovigitaj. Krome la historia stukaĵo, la trabfaka fasado kaj la helika ŝtuparo estis restaŭritaj. La kostoj sumiĝis je ĉirkaŭ 4,4 milionoj da Euro. La konstrulaboroj estis subvenciataj de la federacia registaro, de la lando Rejnlando-Palatinato kaj la Germana Fondaĵo por Monumentprotekado (germane: Deutsche Stiftung Denkmalschutz).[3][4]

Vizitado[redakti | redakti fonton]

kolekto de pafarmiloj
eksponato en la trezorejo

Partoj de la burgo oni ovas viziti dum la someraj monatoj. Ĉiĉeronadoj okazas inter la unua de aprilo kaj la unua de novembro ĉiutage.

Vizitantoj povas spekti la meblojn kolektitaj dum la jarcentoj de la familioj. Krome estas kolekto de armiloj. Spekteblas dormejo kun ŝtupa lito de 1531 kaj 1520, meblaroj el la baroka kaj rokoka epokoj kaj granda kavaliro salono, origine fest- kaj debatsalono. La ĉiĉeronado gvidas la vizitantoj tra infanĉambro el la renesanco kaj mezepoka kuirejo. Oni ne povas viziti la domon de Kempenich („Kempenicher Haus“).

Artaj Valoraĵoj el la kroata posedo de la Familio[redakti | redakti fonton]

En la orienta parto de Kroatio ĉe Vukovar troviĝas la forte damaĝita kastelo Eltz, konstruita de la Majenca princelektisto Philipp Karl von Eltz. Nur malmultaj aĵoj ne estas ekspropriegitaj en 1945. Ekzemple troviĝas en la trezorejo de la burgo Eltz vazaro el la Porzellanmanufaktur Augarten de Vieno.

Bildoj de la Burgo[redakti | redakti fonton]

500-DM-monbileto[redakti | redakti fonton]

dorsflanko de la monbileto

La 500-marka monbileto de la tria monbileta serio de la Germana marko montras dorsflanke la burgon.

40-Pfeniga poŝtmarko[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Stamps of Germany (Berlin) 1977, MiNr 535, A I.jpg
poŝtmarko burgo Eltz

La 16an de februaro 1977 aperis 40-pfeniga poŝtmarko kun la motivo de la burgo.

Trafiksigno[redakti | redakti fonton]

La bildo de la burgo servas kiel ŝildo kun la signifo: “turisma atentigo” kaj havas la numeron 386 en la katalogo de la germaniaj trafiksignoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mittelrheinisches Urkundenbuch, Band 1; Nr. 599 und 567
  2. 2,0 2,1 2,2 "Adel verpflichtet – Eine adlige Familie im Wandel der Zeiten", Triangelis-Artikel Nr. 27 vom 8. Juli 2010 (PDF; 168 kB). Alirita 2012-09-27.
  3. Pressemitteilung vom 12. September 2009 Land Rheinland-Pfalz[rompita ligilo]
  4. Pressemitteilung vom 1. Juni 2012 BMVBS. Arkivita el la originalo je 2015-11-27. Alirita 2013-10-14.
  5. War der Bruder Emmerichs, der 1. Sohn Hugos war. Emmerichs einziger Sohn aus 2. Ehe verstarben jedoch zu früh.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]