Burgo Frankenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo traktas la mezepokan burgon Frankenstein en Mühltal sude de Darmstadt, Hesio, Germanio. Ekzistas krome historia konstruaĵo Burgo Frankenstein ankaŭ en Frankenstein, Rejnlando-Palatinato, kaj plia samnoma burgo en Bad Salzungen, Turingio.
Burg Frankenstein

rocca
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 49° 47′ 36″ N, 8° 40′ 6″ O (mapo)49.7933333333338.6683333333333Koordinatoj: 49° 47′ 36″ N, 8° 40′ 6″ O (mapo)
Burg Frankenstein (Hesio)
Burg Frankenstein (Hesio)
DEC
Burg Frankenstein
Burg Frankenstein
Situo de Burg Frankenstein
Map
Konstruita ĉirkaŭ la jaro 1240
Neniigita pli kaj pli disfalis dum la 18-a jarcento
Retadreso oficiala retejo (pliaj informejoj sube de la teksto)
vdr

La burgo Frankenstein, prononco [Burk Franknŝtajn], malmultajn kilometrojn sude de la urbo Darmstadt kaj de ties suda urboparto Eberstadt, formale parto de la administra komunumo Mühltal en la federacia lando Hesio de Germanio, estas ruino de mezepoka burgo rande de la mezalta montaro Odenvaldo, en alteco de 370 metroj super la marnivelo. Ĝi apartenas al la regiono Bergstraße [prononco Berkŝtrase] (monta strato), kiu inter la urboj Darmstadt norde kaj Wiesloch sude signas la limon inter montara pejzaĝo de la Odenvaldo oriente kaj vasta ebenaĵo dominita de la rivero Rejno okcidente. Koresponde ankaŭ la rigardo de la ruino okcidente tra la ebenaĵo panorame kaptas lokojn en plurdekkilometra distanco, dum oriente videblas la deklivoj de ne pli ol iuj montoj dense kovritaj per arboj, interalie iom sude la monto Melibokus (517 m).

Laŭdire la burgo inspiris la romanan rolulon Frankenŝtejno de Mary Shelley, kiu pasis la regionon en vojaĝa ŝipo sur la rivero Rejno kaj dumvoje vidis multajn ruinojn de germanaj mezepokaj burgoj, interalie tiun ĉi - tamen literaturaj historiistoj disputas malsamopinie, ĉu vere pruveblas tiu ligo inter la burgo kaj la romanverkistino aŭ ĉu ĝi deklariĝu nur hipotezo.

Sendiskuteble klaras tamen ke ĉe la historia "monta vojo" viciĝas multaj ruinoj de mezepokaj burgoj. La plej bone konservitaj "najbaroj" de la burgo Alsbach estas Schloss Alsbach en rekta distanco de 7,5 kilometroj sude kaj Schloss Auerbach en distanco de 10 kilometroj sude. Historie tamen sude ankoraŭ estis du pli proksimaj burgoj, Tannenburg 3 kilometrojn kaj Jossaburg 5 kilometrojn sude (ambaŭ en Seeheim-Jugenheim), kiuj tamen preskaŭ komplete detruiĝis.

Reference al la hipotezo ke la burgo estu la inspiro de la romana rolulo Frankenŝtejno de Mary Shelley, ĉiujare en tri aŭtunaj semajnfinoj ĉirkaŭ la festo de haloveno la burgo iĝas scenejo por sennombraj kamuflitoj, kiuj en timigaj kostumoj de vampiroj, homlupoj kaj aliaj monstroj impresas grandajn kvantojn de vesperaj vizitantoj.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]