Burgo Giebichenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
burgo sur Giebichenstein-monteto

Burgo Giebichenstein (germane: Burg Giebichenstein) estas parte ruina kastelo en Halle (Saale), Germanujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estis estinta antaŭ 1900 Giebichenstein memstara komunumo. La sur dekliva roko tuj ĉe Saale staranta montokastelo (la ĉeriverborda promenejo datumas nur el la 19-a jarcento) havis sian unuan mencion jam en la 961-a jaro. Ĝia ĉefa rolo estis prizona kie estis enkarcerigitaj pluraj gravaj uloj, ekz. en 1027 duko Ernesto la 2-a (Ŝvabio). Ankaŭ Ludoviko la Saltanto estis (eble) malliberula tie ĉi. Sed lia memelprizonigo danke al kuraĝa saltego en Saale-riveron certe estas nura legendo.

Jam en 980 posedis la tutan komplekson la ĉefepiskopoj de Magdeburg kiu ĝis 1467, alterne al Halle, kortege gastadis ĉi tie. Ekde la detruo fare de la sveda generalo Johan Banér (1636, dum la Tridekjara milito) la supra kastelo ruinas.

En la malsupra kastelo troviĝas la artalternejo Burg Giebichenstein Kunsthochschule Halle. Norden estas la montaro Klausberge (kun la idilieca Eichendorff-benko).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 829 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]