Burgo Haineck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Haineck

burga ruino
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 51° 7′ 10″ N, 10° 20′ 33″ O (mapo)51.119410.3425Koordinatoj: 51° 7′ 10″ N, 10° 20′ 33″ O (mapo)
Burgo Haineck (Turingio)
Burgo Haineck (Turingio)
DEC
Burgo Haineck
Burgo Haineck
Situo de Burgo Haineck
Burgo Haineck (Germanio)
Burgo Haineck (Germanio)
DEC
Burgo Haineck
Burgo Haineck
Situo de Burgo Haineck
Map
vdr
Fiera ruino Haineck supre de Nazza, Turingio

Burgo Haineck (germane Burgruine Haineck) estas ruino supre de la komunumo Nazza, Germanio.

Historio kaj priskribo[redakti | redakti fonton]

La alta burgo konstruitis en la jaro 1392 laŭ komisio de la turingia landgrafo Balthasar kiel parto de la ĉelandlima fortikaĵaro kontraŭ la ĉefepiskopo majenca kaj la libera regna urbo Mühlhausen. Temis pri ŝtata burgo kaj centra punkto de la defendolinio de laŭ Fusberg-monto de kiu ĝis hodiaŭ konservitis multaj spuroj. Sekve Haineck nombriĝas inter la pli junaj burgaj kompleksoj de Turingio. Ĝiaj konstruformoj estas karakterizaj por la transirperiodo postgotika. Tio rimarkatas pro la kvinangula formo de la komplekso, de la tabultego de la muroj kaj de la pozicio de ambaŭ flankaj turoj. La burgo administritis fare de landgrafaj voktoj. Surlokaj nobelaj familioj (ekz. de Wangenheim, de Harstall, de Creuzburg, de Hopffgarten) komisiitis per tiu ĉi tasko. Meze de la 15-a jarcento oni planis instali - krom la Administradujo Creuzburg - similan sidejon en Haineck. Sed tio nur parte realiĝis. Ĝis 1485 posedis la tuton la dukoj de Gotao.

En 1503 respektive 1513 ekfeudmastris surloke la dinastianoj de Hopffgarten el Mulverstedt, kio daŭris ĝis ĉirkaŭ 1830. Sed tiam Haineck jam de longe estis ruino. Jam ĉirkaŭ 1550 la loĝantoj kavaliraj forlasis ĝin por translokiĝi al multe pli komforta kastelo trabfakaĵa en Nazza (la restaĵoj videblas ĝis nun ĉe la Gastejo Zur Haineck). Dum la Tridekjara milito la burgo gravis kiel rifuĝejo. Poste aŭditis diversaj onidiroj kaj legendoj pri tezoroj kaŝitaj fare de nanoj. Ŝtono starigita ĉe la piedo de la malnova juĝejo Lotzengrund memorigas pri al bruligo de sorĉistinoj. Kaŝis sin en la burgo ankaŭ la ŝtelisto Florian Henning el Heldrastein.

Pri la nova vizitebleco de la burgo zorgis post la Turniĝo kaj amikara societo kaj la komunumo Nazza mem.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Thomas Bienert: Mittelalterliche Burgen in Thüringen. 430 Burgen, Burgruinen und Burgstätten. Wartberg-Verlag, Gudensberg-Gleichen 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 331-332
  • Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2003, ISBN 3-910141-43-9, p. 123-124
  • Rainer Lämmerhirt: 600 Jahre Burg Haineck. Geschichtlicher Überblick und bauliche Besonderheiten einer beinahe vergessenen thüringischen Burg. Zum Jubiläum 1992. Gemeindeverwaltung, Nazza 1991

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]